Urba muzeo de Zeulenroda

muzeo en Germanio

La Urba muzeo de Zeulenroda troviĝas en la urbo Zeulenroda-Triebes, Aumaische Straße nr 30.

La modela loĝcambro Teestunde, prezentata en 1954 fare de Möbel- und Kunstgewerbe Industrieladen Zeulenroda dum foireto en Berlino.

Priskribo redakti

Gastigas la muzeon ekde 1927 iama loĝejo de ŝtrumpfabrikanto. Konstrustilo kaj interna ekipaĵo de la en 1888 farita konstruaĵo estas historiismaj.

Fundamenton por la kolektoj metis jam en 1903 la ĉefurbestro Paul Lemcke. La rondirado kondukas tra la regiona historio ekde la fondo de la vilaĝo en 1250 kaj la urbiĝo de 1438. Ne neglektatas ankaŭ la nuna tempo.

Oni gajnis informojn ekzemple pri la tipaj metioj de la urbo, tukfarado kaj ŝtrumpfarado.

Alia grava muzeoparto rezervatas al la mebloj, kiu kovras la periodon de 1830-1965: i.a. bidermajraj, historiismaj, secesistilaj. Per ili iĝas atesto pri la riĉa tradicio de tiaj produktoj en la urbo Zeulenroda: de altkvalita manfarado ĝis moderna industria amasfabrikado.

Literaturo redakti

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2006, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 206

Eksteraj ligiloj redakti