Urbodomo de Nordhausen

La Urbodomo de Nordhausen, la urba ekkonilo, troviĝas en la centro de la urbo Nordhausen, Germanio, sur la placo Markt nr 1.

Urbodomo de Nordhausen
urbodomo
Rathaus [+]

LandoGermanio
RegionoTuringio
SituoNordhausen
- koordinatoj51° 30′ 7″ N, 10° 47′ 38″ O (mapo)51.50195210.793828Koordinatoj: 51° 30′ 7″ N, 10° 47′ 38″ O (mapo)

Urbodomo de Nordhausen (Turingio)
Urbodomo de Nordhausen (Turingio)
DEC
Urbodomo de Nordhausen
Urbodomo de Nordhausen
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Urbodomo de Nordhausen
Vikimedia Komunejo:  Altes Rathaus (Nordhausen) [+]
vdr
La Urbodomo malnova kun la Rolando fama ĉeangule

Priskribo redakti

Malnova urbodomo redakti

La unua mencio de urbodomo estis en 1360. La nuna renesancstila konstruaĵo estas de 1608/1610. Malantaŭ la iam malfermitaj arkadoj estis la deponejoj de la komercistoj. En 1883 la truoj per fenestroj fermitis. Ĉe la bombardo en aprilo 1945 la urbodomo forbrulis ĝis krom la fundamentaj ŝtonoj. La rekonstruo estis de 1952. Blazona tabulo sur la orienta enirejo (kiu iam estis muntita ĉe la ĉirkaŭfermejo) konatigas la legendon ke la orientromia imperiestro Teodozo la 2-a laŭdire fondis ĉi tiu urbon en 410. La memorigkolono antaŭ la enirejo estu admonilo pri la infernaĵo inter la 3-a kaj la 4-a de aprilo 1945, kiam ĉirkaŭ 8.800 homoj mortis kaj pli ol tri kvaronoj de la konstrua substanco de iam treege bela kaj historia urbo perdiĝis.

Nova urbodomo kun arkivo urba redakti

Kontraŭe troviĝas la en 1937 inaŭgurita Urbodomo nova. Ĝi intence rezignis pri ornamentaĵoj. Post detruoj ĝi rekonstruitis en 1946 kun alia gablo. Kelkaj buntaj plumbe vitritaj fenestroj de ĉe la ŝtuparo rakontas la historion urban.

Ĉi-ene troviĝas ankaŭ la urba arkivo kun multaj domkumentoj (de 1158 ĝis 1810) kaj aktoj (de 1414 ĝis 2000), gazetoj, postlasaĵoj, kolektoj kaj aliaj trezoraĵoj.

Rolando de Nordhausen redakti

La figuro de Rolando menciitis la unuan fojon en la 1411-a jaro. Ĝi troviĝas bone videbla ĉe la sudokcidenta angulo de la Urbodomo malnova. La nordhausen-a ekzemplero inter aliaj Rolandoj karakteriziĝis per du apartaĵoj: unue ĝi estas la ununura en iama libera regnourbo, due ĝi estas inter la kvin lignaj en Germanio (en Questenburg, Neustadt, Potzlow, Zehden) la plej malnova.

Ĝi post la incendioj de 1710 kaj 1712 tiom damaĝitis ke la urbaj konsilianoj decidis farigi novan. Ti okazis en la jaro 1717. La bombardadon de la urbo en aprilo 1945 ĝi sendifektita postvivis. Nur la pelikana grupo sur la baldakeno perdiĝis. Sed en 1990 la fakuloj konstatis ke la ĉiam sub libera aero starinta figuro ja havis grandajn damaĝojn. En 1992, post la restaŭrado, oni starigis la orginilaĵon en la Urbodomo nova vide al vide staranta, dum ĉe la olda konstruaĵo estas nur plastikaĵo per mane tuŝinda.

Fonto redakti

Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 1, 2009, ISBN 978-3-7954-2249-3, p. 178-179