Ursa Lago (Alasko)

Tiu ĉi artikolo temas pri la pluraj lagoj nomataj Bear Lake, do Ursa Lago, en la usona ŝtato Alasko. Kompreneble ankaŭ aliloke en la mondo ekzistas pliaj lagoj nomataj Ursa Lago, ekzemple atentiĝas la vikipedia artikolo pri la Ursa Lago (Idaho-Utaho).

En la usona ŝtato Alasko estas pluraj lagoj nomataj Bear Lake, do Ursa Lago. Ĝis kiam vikipedie mankas pli precizaj informoj, la sekva listo donu ĝermajn informojn pri iuj el ili:


la Ursa Lago sur la Kenaia Duoninsulo

Unu el ili situas proksime de la urbo Seward kaj de la Golfo Resurrection Bay, sur la Kenaia Duoninsulo kaj ene de la teritorio de la Nacia Naturrezervejo Kenai, proksime de la suda marbordo de Alasko. Ekde la jaro 1962 en la lago oni akvokultive bredas salmojn. La lago kaj sia ĉirkaŭaĵo provizas sciencistojn per gravaj geologiaj informoj pri la epoko de Mioceno kaj aparte pri la tiutempaj krustacoj.[1].

Koordinatoj de tiu lago estas 60° 12′ 03″ N 149° 21′ 11″ U / 60.20083 °N, 149.35306 °U / 60.20083; -149.35306 (mapo).


verda norda brilo ĉe la Ursa Lago proksime de la loĝloko Moose Creek

Alia lago samnoma troveblas centre de Alasko, ĉe la koordinatoj 64° 42′ 45″ N 147° 9′ 40″ U / 64.71250 °N, 147.16111 °U / 64.71250; -147.16111 (mapo). Ĝi situas proksime de la loĝloko Moose Creek, en la komunumo (laŭ ŝtata lingvouzo nomata "borough") Fairbanks North Star. La regiono de tiu lago aparte konatiĝis pro impresaj bildigoj de norda brilo, luma fenomeno perceptebla sur la nokta ĉielo en ambaŭ polusaj regionoj, sed en la laga ĉirkaŭaĵo kaptita en iuj impresaj fotoj.


Notoj redakti