Usona Olimpika Komitato
nacia olimpika kaj paralimpika komitato
La Usona Olimpika Komitato (angle United States Olympic Committee) estas neprofitdona organizaĵo, kiu funkcias kiel la Nacia Olimpika Komitato (NOK) de Usono. Kiel NOK, la Usona Olimpika Komitato celas subteni usonajn atletojn, sporton en Usono kaj organizi tiujn Olimpikajn Ludojn, kiuj okazas en Usono. La lasta tia Olimpiko estis la Somera Olimpiko 1996 en Atlanta (Georgio).
Usona Olimpika Komitato | ||
---|---|---|
Nacia Olimpika Komitato neprofitcela organizaĵo Nacia Paralimpika Komitato | ||
Komenco | 1894 | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | Colorado Springs, Usono | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | organizaĵo laŭ 501(c)(3) | |
Fondiĝo
redaktiLige al la fondo de la Internacia Olimpika Komitato en 1894, la du usonaj IOK-membroj - James Edward Sullivan kaj William Milligan Sloane - formis komisionon por organizi la partoprenon de usonaj atletoj en la unua moderna olimpiko de 1896, en Ateno, Grekio. En 1921, la komisiono adoptis konstitucion kaj regularojn por formale organizi la Usonan Olimpikan Asocion.
Prezidintoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti