Saluton redakti

Kaj dankon pro kreitaj artikoloj pri personaj nomoj. Tamen bonvolu atenti pri la jam ekzistantaj eble koliziantaj artikoloj. Ekzemple vi kreis artikolon Alicia sed jam ekzistis artikolo Alica (persona nomo). Do, mi devis konverti vian artikolon en alidirektilo al la jam ekzistinta artikolo kaj meti vian materialon en tiun. Nun vi kreis la artikolon Joseph, sed jam ekzistis artikolon Jozefo kaj eble oni devus fari same; male via artikolo restos orfa, tio estas sen ligilo al aliaj lingvoj, ĉar en aliaj lingvoj Joseph estas jam ligita al nia Jozefo. Vere estas komplikaj la kolizioj inter tiaj tiom similaj nomoj, titoloj kaj artikoloj. Mi esperas, ke vi trovu fruktodonan vojon. Mia konsilo estas antaŭ krei artikolon, kontroli kiuj similaj artikoloj povas jam ekzisti kaj en Esperanto kaj en aliaj lingvoj. Bonan sorton. kani (diskuto) 22:44, 20 maj. 2023 (UTC)Reply

Ĝermetoj redakti

Saluton. Lastatempe vi kreis kelkajn artikolojn pri personoj enhavantajn nur unu frazon. Minimuma postulo estas tri frazoj. Tiom mallongaj artikoloj estas markitaj kiel ĝermeto, kiu signifas, ke se oni ne pligrandigas ilin, ili povas esti forigitaj. Certe tiom mallongaj artikoloj ne estas tre utilaj enciklopedie; indas iom pli da informo. Mi pligrandigis unu, sed aliaj restas kiel forviŝeblaj. Dankon. kani (diskuto) 12:49, 21 aŭg. 2023 (UTC)Reply