Strange ke vi aperas sub diversaj nomoj kaj movas la paĝojn de unu al la alia. La historio de viaj kontribuaĵoj perdiĝas dume (ili estas disigitaj en 1 2 3). Vi povintus peti ke via nomo de uzanto estu ŝanĝita : tiel ne perdiĝus la historio. Arno Lagrange  08:04, 21. Jul 2006 (UTC)

Mi nun aperas sub alia nomo pro tio, ke mi decidis esti pli zorgema pri apero de mia reala nomo en la reto. Ne tre gravas, ke la historio perdiĝas, ĉar mi malmultege redaktis. Mi ja povintus peti pri ŝanĝo, tamen, laŭ la germana Vikipedio tio eblas en »esceptaj okazoj« (kion ajn tio signifu), kaj en la Esperanta Vikipedio mi ne trovis informojn - eble pro tio, ke mi ne sufiĉe bone serĉis. -Desegnis 19:59, 22. Jul 2006 (UTC)

Kartografio de la vikipediistoj redakti

Ĉar vi mencias en la prezentopaĝo la urbon, kie vi nun loĝas, mi metis por vi ruĝan punkton en la paĝo Vikipedio:Kartografio de la vikipediistoj. Espereble vi ne kontraŭas. - Slavik IVANOV 16:09, 30. Okt 2006 (UTC)

Portalo Esperanto en germana VP redakti

Saluton, ĉu vi eble volas subteni eventualan Portalon Esperanto en la germana Vikipedio? vidu ĉi tie. Kore --Ziko 14:46, 29. Maj 2008 (UTC)