Bonvenon al la Vikipedio en Esperanto, Eszjozsef!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj vikipediistoj. Vi ankaŭ disponas pri via vikipediista paĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas, nomi la landon de kie vi venas, ktp. Vi povas fari tion tre elegante enmetante en vian personan paĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Se vi havas demandojn, rigardu:

Antaŭ ol ekredakti, nepre legu la apartan artikolon "la perfekta ĝermo de artikolo".

En Vikipedio ekzistas diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon .

Agrablan kunlaboradon deziras al vi Maksim 04:48, 17. Jun 2007 (UTC)

Esencoj redakti

Kara Eszjozsef,

Bonvolu ne rekrei kun la sama enhavo artikolon, kiu jam estis forigita. "Esencoj" estis forigita konforme al vikipediaj reguloj, ĉar ĝi estis taksita tro reklamema. Mi denove forigis ĝin. Se vi vere deziras artikolon pri via reta portalo, bonvolu entute reverki ĝin, por ke ĝi estu malpli reklamema kaj pli konforma al niaj reguloj. Dankon pro via kompreno, Thomas Guibal 07:24, 2. Dec 2007 (UTC)

Kara Thomas! Pardonu al mi, sed mi ne komprenis, kial malaperis la artikolo. Mi rekreis ĝin pro tio. Mi reverkos la artikoleton, mi esperas, ke ĝi ne estos tro reklamema! Agrablan Kristnaskon kaj Feliĉan Novjaron! Amike, Jozefo Eszényi, vicprezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio


Kara Thomas! Mi volas demandi, kial vi forigis mian artikolon denove? Ĝi ja havis nur unu frazon: "La portalo de informoj kaj novaĵoj de Hungaria Esperanto-Asocio." Ĉu ĝi estis tro reklamema? Kion mi skribu pri nia portalo? Mi antaŭdankas Vian respondon! Amike Jozefo

Saluton Jozefo, dankon pro via mesaĝo. Tiufoje, la artikolo ja ne estis reklamema, sed entenis nur unu frazon, kaj do estis troega mallonga. Vidu la paĝon Vikipedio:La perfekta ĝermo de artikolo por lerni, kiel aspektindas baza sed bona artikolo en nia Vikipedio, kaj provu reverki vian artikolon. Mi pretas helpi aŭ respondi al viaj aliaj demandoj. Amike, Thomas Guibal 09:21, 22. Dec 2007 (UTC)

Kreu vian vikipediistan paĝon redakti

Saluton, kara samideano! Kreu vian vikipediistan paĝon, por ke ni povu interkoni. :-) Kiam vikipediiston sin prezentas per viaj vikipediistaj paĝoj, nia enciklopedio iĝas pli fidinda! :-) Kore, Fernando Maia Jr. 18:57, 22. Dec 2007 (UTC).