Belorusio redakti

Saluton kaj bonvenon. Mi malfaris viajn ŝanĝojn en artikolo Belorusio. Ne estas vero, ke "plejparte Esperanto nomas memnomojn por la landoj kaj popoloj"; foje tio okazas (Kimrio), foje ne. Mi estas hispano, kaj mi eble dezirus, ke la esperantlingva nomo de mia lando estu Espanio anstataŭ Hispanio, sed esperanto estas kio estas, kaj personaj deziroj ne povas esti trudataj. Mi ankaŭ malŝatas la vorton terpomo, kaj opinias, ke pli internacie estus patato, sed mi ne klopodos por ŝanĝi Esperanton, certe ne en Vikipedio. PIV agnoskas Belorusion kaj beloruson, kaj ne Belarusio. Antaŭ modifi redaktojn, bonvolu konsulti PIV-on. Dankon. Mi restos je via dispono. kani (diskuto) 09:41, 17 jun. 2023 (UTC)Reply