Bonvenon al la Vikipedio en Esperanto, Fanoler!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj vikipediistoj. Vi ankaŭ disponas pri via vikipediista paĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas, nomi la landon de kie vi venas, ktp. Vi povas fari tion tre elegante enmetante en vian personan paĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Se vi havas demandojn, rigardu:

Antaŭ ol ekredakti, nepre legu la apartan artikolon "la perfekta ĝermo de artikolo".

En Vikipedio ekzistas diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon .

Agrablan kunlaboradon deziras al vi  -- Yekrats 20:21, 12. Jul 2007 (UTC)

Majuskligo de familiaj nomoj redakti

Ni batalis balotis pri la temo de familiaj nomoj en 2006. La eventuala kompromiso estis "Ni ne tutmajuskligu familiajn nomojn en la titolo aŭ en aliaj artikoloj. Oni nur tutmajuskligu la familian nomon komence de la artikolo. La ordo de la nomoj estu la vortordo kutime uzata en la kulturo de la homo." Tial, kiam vi vidas tian majuskligadon (ekz-e. en CDELI) bonvolu ripari ĝin. Dankon! -- Yekrats 13:04, 18. Jul 2007 (UTC)

Forigo de Esperanto-temoj ĉe la german-lingva Vikipedio. redakti

Ho ve! Mi ne scipovas la germana lingvon, do mi ne eblas helpi. Oni povas trovi 43000+ pafojn kun la serĉo-gloso "Dolchamar", plu pli ol 1300 kun "Dolĉamar". Ili eble faris la plej popularan Esperantan albumon iam ajn: Rebela Sono. Freneza! -- Yekrats 11:44, 22. Jul 2007 (UTC)

Permesilo ĉe foto redakti

Saluton,

hazarde mi rimarkis ke vi alŝutis foton al Vikipedio sen indiki permesilon. Temas pri jena foto: http://eo.wikipedia.org/wiki/Dosiero:Mireille_Grosjean_Mirejo_Grojan.jpg

Oni ekestas pli severa en la esperantlingva Vikipedio. Se vi ne aldonas permesilon, verŝajne baldaŭ tiu foto malaperos.

Vidu http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Kopirajto

Se vi ne elturniĝas, mi volonte helpas. Bv. tiukaze sendi al mi kiu prenis la foton kaj donis al vi la permeson ĝin alŝuti.

Amike,

Yves Nevelsteen