Bonvenon al la Vikipedio en Esperanto, Fujisan3076!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj vikipediistoj. Vi ankaŭ disponas pri via vikipediista paĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas, nomi la landon de kie vi venas, ktp. Vi povas fari tion tre elegante enmetante en vian personan paĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}. Kaj se vi volas sciigi viajn interesojn, eluzu la Uzanto-skatolojn.

Se vi havas demandojn rigardu :
- la redaktan subportalon;
- helpon;
- tekston : "Kiel krei paĝon".
- Vikipedio:Nomoj de titoloj

Antaŭ ol ekredakti, nepre legu la apartan artikolon la perfekta ĝermo de artikolo.

En Vikipedio ekzistas diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon .

Agrablan kunlaboradon deziras al vi Maksim 18:55, 26. Feb 2007 (UTC)

Podzolo redakti

Gratulon pri viaj artikoloj de pedologio! Laŭ mi (kaj PIV) podzolo estus pli bone ol podsolo. Oni prononcas z. Ĉu mi (aŭ vi) povas alinomi la artikolon? Tutkore --pino 21:03, 1. Aŭg 2010 (UTC)

jes jes, mi pensis, sed en la paĝo pri grundotipoj jam estis "podsolo" uzita...krome, kial vi forigis miajn artikolojn de la paĝo grundotipo pri nigrogrundoj ktp?? kaj dxanĝis aferojn

Alinomi estas farita. Mi ne forigis artikolojn de la paĝo grundotipo (aŭ estas eraro ?). Tutkore --pino 11:44, 2. Aŭg 2010 (UTC)

dankon...mi redonis ilin tien kaj al diskuto de paĝo "grundotipo" mi skribis eksplikon, kial ilin indus lasi tie...ankoraŭ krom "podzolo" ni devos anstataŭigi ankaŭ "podsoliĝon"-nomon de grundformiĝa procezo, en kelkaj artikoloj, ŝajne ankaŭ en artikolo "pedogenezo"

Grundoj redakti

Saluton. Mi gratulas al vi pri fakaj artikoloj pri grundotipoj. Mi aldonas al ili kategorion Edafologio. Vidu sub la redakta paĝo la facilan klakon. Me avertas ke vi ne enmetas alilingvajn ligilojn. Mi supozas ke en aliaj lingvoj kaj certe en angla ekzistas similaj artikoloj kaj ege konvenas enmeti tiujn ligojn por ke oni povu iri de unu lingvo al alia kaj en iu lingvo enmeti ligon al via esperanta versio por ke ĉiu povu veni el alilingva versio al la esperanta kaj por ke esperanto aperu en ĉiu versioj. Se vi ne scias kiel fari tion, ne dubu kontakti min, klaku al Kani kaj al Diskutpaĝo.--kani 10:20, 14. Aŭg 2010 (UTC)