Saluton redakti

Saluton kaj bonvenon. Mi kutimas revizii novajn artikolojn en Vikipedio kaj tial mi trafis La silento de la armiloj, pri kies temo mi persone interesiĝas. Mi gratulas, ke vi kuraĝe entreprenis la taskon krei tiom ampleksan artikolon. Tamen mi supozas, ke vi turnis vin al aŭtomata tradukilo, ĉar mi trovis multajn vortojn ankoraŭ en la franca, multajn gramatikajn erarojn kaj finfine multajn frazojn nekompreneblaj. La aŭtomataj tradukiloj ja estas bonaj iloj, sed la rezulton oni devas zorge revizii, korekti kaj kontroli ĉu vere la redakto esas komprenebla. Mi komencis fari tion en la artikolo (ambaŭ enkondukoj kaj iomete plie) kaj tie devis silentigi kelkajn frazerojn kiujn mi tute ne komprenis, do mi ne povis korekti. Finfine la tasko estis tiom laboriga, ke mi devis silentigi (kaŝi) la plej grandan parton de la redakto, ĝis iu deziru korekti ĝin. Tio signifas, ke mi ne forviŝis vian redakton sed nur frostigis ĝin ĝis momento iu plibonigu ĝin. Mi rekomendas al vi, unue ne entrepreni tiom longajn artikolojn (aŭ usi nur parton), kaj due se oni uzas aŭtomatajn tradukilojn, nepre oni devas korekti tion antaŭ lasi ĝin en Vikipedio. Dankon. Mi restos je via dispono por eventuala helpo. Ekzemple en via redakto tute oni ne uzas la pronomon "si" ege necesan. kani (diskuto) 11:11, 4 jul. 2023 (UTC)Reply

Ni (mi kaj mia amiko Emmanuel) dankegas vin pro via atento kaj helpo. Ni plej rapide plibonogos la artikolon. Kaj venontfoje estos pri spertaj je la uzado de aŭtomata tradukilo.
Amike, Ĝeraldo GeraldAt (diskuto) 15:24, 4 jul. 2023 (UTC)Reply