Vikipedia emblemo forbarita
Mi estas forbarita de la Vikipedio. (kontrolu)

IVLIVS,

Mi forbaris vin por du semajnoj pro pluraj ĝenoj agoj hodiaŭ: pluraj provokemaj artikoletoj; kaj farado de la estonta 50000-a artikolo trofrue. Mi esperas ke vi haltos ĉi tian konduton kaj kunlaboros estontece kiel bona vikia civitano. -- Yekrats 20:47, 27. Jun 2006 (UTC)

Bonvolu konsideri ke ni priatentas viajn redaktojn. Mi konsentas kun vi pri la forigo de la vorto "bedaŭrinde" kiu aperadis en multaj lokoj. Sed mi ne aprobas ke vi forviŝas tutan paĝon ĉar vi dubas pri la kopirajto de la bildo (Oblikva turo de Pizo (kopirajta verko sen evidenco de permeso)) aŭ ke vi aldonas neneŭtralan komenton je Internacia_Junulara_Kongreso. Bonvolu atenti ke Vikipedio estas komuna verko kaj ke estas reguloj : la enciklopediaj artikoloj ne ests spaco por esprimi proprajn opiniojn : tiujn vi povas libere esprimi en diskutpaĝoj. Dankas Arno Lagrange  07:38, 23. Aŭg 2006 (UTC)

"nur unu fojon kaj eĉ tiam nur pro la jubileo. " estas opinio via. Oni povus plifajne analizi. Eble inter la mil tiujaraj partoprenintoj estis multaj krokodiloj pro iu favora politiko de la tiama registaro : sekve ne vere kaŭzis la fenomenon iu jubilea miraklo sed aliaj kaŭzoj (mi scias pri kio mi parolas : mi fakte ĉeestis la nomitan IJK-on). Laŭ neŭtrala vidpunkto sufiĉas mencii ke kutime IJK-ojn vizita ĉ. 300 partoprenantoj kaj foje ĝis 1000. Por pli detale paroli necesas ankaŭ pli detale analizi. Arno Lagrange  20:30, 25. Aŭg 2006 (UTC)


Lingvoj redakti

Mi korektis vian franclingvaĵon. Mi ne spertas pri hispana kaj angla sed mi suspektas ke ili ankaŭ estas kontrolendaj AL @ 20:43, 25. Aŭg 2006 (UTC)

Remeto redakti

Mi remetis antaŭan version de la vikipediista paĝo. 130.246.135.176 16:45, 25. Aŭg 2006 (UTC)

Fripona subskribo redakti

Vi fripone subskribis ŝajnigante ke du uzuloj lasis insultajn mesaĝojn al iu novulo : tiu sinteno estas tute neakceptebla. Mi do senhezite forbaris vin por unu monato. Bonvolu ne plu veni tien se vi nur kapablas friponadi. Arno Lagrange  10:34, 28. Nov 2006 (UTC) Fripone enmetita de JULIUS :

Mi skribis en la diskutejo, kontraŭstarante ies proponojn plilongigi la forbaron. Estu feliĉa, ke mi pardonis vin. Bonan tagon 21:24, 28. Nov 2006 (UTC) IVLIVS
Aldona komento pri tio - mi ne povas promesi, ke oni taksos mian opinion pri tio sufiĉe peza. Ja aliaj deziras vian porĉiaman forbaron. Sed mi esperas almenaŭ, ke ili bone pripensos la fakton, ke via ago estis ĉefe kontraŭ mi, kaj do mia opinio pri la konsekvencoj de tiu ago almenaŭ iom gravu... Bonan tagon 21:29, 28. Nov 2006 (UTC) IVLIVS