Viaj bildoj

redakti

Saluton, Joancatala. Vi ĵus alŝutis la bildojn Dosiero:Kapo mondakalendaro.png, Dosiero:Monda kalendaro nova.jpg kaj Dosiero:Malnova mondakalendaro.jpg. Bonvolu aldoni informojn pri la fonto kaj licenco. Por tio ekzistas kelkaj ŝablonoj en la kategorio Kategorio:Vikipedio:Ŝablonoj por dosieraj kopirajtoj kaj la ŝablono {{Informo por dosiero}}. Alikaze administrantoj devos forviŝi ilin. - Uzan ekzemplon vi povas trovi ĉe Dosiero:SEFT-logo.gif. Kore --Tlustulimu 21:32, 30. Jun 2008 (UTC)

saluton, mi estas Joan. Kiamaniere mi povas respondi? :-) La bildoj mi mem faris. La fonto estas la projektoj www.mondakalendaro.org kaj www.klaku.net mem. La licenco estas tute libera (Creative Commons aŭ GPL eblus? mi ne multe konas pri tio).

Kara Joan ! Mi komencis provlegi la artikolon pri Klaku, kaj ekfaris ŝanĝojn en ĝi. Tamen restas ankoraŭ multo por fari ĝis tiu artikolo fariĝos vikipedia artikolo. En Vikipedio artikoloj estu neŭtralaj. La artikolo estas subskribitaj de ĉiuj kunlaborantoj. Sekve ne povas esti "mi" nek "ni" eĉ ne "vi" en artikolo. Leganto de Vikipedio ne nepre fariĝos uzanto de Klaku, do ne nomu uzanto (aŭ uzonto) de Klaku per "vi". La tuta artikolo estas do reverkenda kun klare nomitaj retejestro(j), uzanto(j), leganto(j), vizitanto(j). En Vikipedio ne estu sencitile asertitaj opinioj. Ekzemple : "Interreto ne estas loko por ataki aliajn uzantojn" estas opinio, eventuale via opinio, aŭ la opinio de la retejstro de Klaku. Tio ne estas nediskutebla fakto. La artikolon tiel kiel mi trovis ĝin vi povas meti kiel enkondukon en vian retejon por bonvenigi kaj allogi ĝiajn uzantojn. Vikipedio ne estas loko por reklami por apartaj projektoj. Povas aperi informoj pri ekzistantaj projektoj. Leganto de Vikipedio nur ricevu informojn, kaj vi bonvolu ne konsideri tiun kiel uzonto de Klaku. Li/ŝi povas esti tute indiferenta al la projekto aŭ eĉ konsideri ke ĝi estas malutila aŭ almenaŭ kritikebla. Arno Lagrange @ 16:15, 9. Dec 2008 (UTC)