Uzanto-Diskuto:Jonathaneo/arkivo1


Jazo kaj Ĵazo redakti

Saluton, Jonathaneo. Mi faris via artikolo pri Jazo al alidirektilo al la pli plena samtema artikolo Ĵazo. Tamen, dankon pro via zorgo. Amike, Yekrats 13:06, 19. Nov 2005 (UTC)

Ekologia agrikulturo redakti

Kara Jonathaneo,
trian ĵaudon ĉiumonatan ni renkontiĝas en Saint-Brieuc por prepari filmeton en Esperanto pri la regiono, kaj do ankaŭ pri agrikulturo. Serĉante fakajn esprimojn mi trovis vian artikolon pri ekologia agrikulturo. Mi provis korekti la tieajn erarojn kiel eble plej ĝuste, do bonvolu rigardi ĉu vi konsentas, ĉu mi sukcesis bone redoni la ĝeneralajn ideojn.
Amike al vi el Plélan-le-Petit, --Bea 12:18, 16. Dec 2005 (UTC)
PS: ĉu vi konas Alain Gilfort?

Rani Mukherjee redakti

Saluton Jonathaneo, mi aldonis la bildon de Rani Mukherjee en la artikolon. La bildo estis trovebla en Portalo:Barato. Se vi volis lokigi la bildon alie, bonvolu fari tiel. Aliaj dosieroj, kiuj ne estas videblaj en la artikolo, mi ne scias, kie ĝi troviĝas. Petro 20. Jan 2006 13:56 (UTC)


Baloto redakti

Saluton Jonathaneo! Mi nur volis informi vin, ke la Baloto pri ge- kaj -in ne plu okazas, do mi forigis vian voĉon. Vidu la diskutpaĝon pri tio. Se vi malkonsentas kun la haltigo de la voĉdonu, skribu tion tie. Marcos 12:27, 24. Jan 2006 (UTC)

Vi simple voĉdonis denove al la neokazanta baloto. Tio estas neakceptebla! Se vi kontraŭas al la haltigo de la voĉdono, skribu tion sur la diskutpaĝo pri la voĉdono. Marcos 23:35, 25. Jan 2006 (UTC)

Uzanto-ŝablonoj redakti

Kara viki-kolego,

vi kreadas ŝablonojn, kiuj verŝajne servu por montri la hobiajn preferojn de vikipediistoj, ekzemple:

Permesu al mi du rimarkigojn:

  1. La lingva kvalito de tiuj ŝablonoj estas ne perfekta. Ni ne parolu pri la nomoj de la ŝablonoj; ili estas unuavice teknikaĵoj. Sed en la kino-ŝablono mankas tri akuzativoj, estas eraro en "rigardas" (regardas) kaj mankas spaceto inter vortoj. En la muziko-ŝablono same mankas akuzativoj, estas adverbo anstataŭ adjektivo, la hispana vorto "oir" (oigo) anstataŭas la esperantan vorton "aŭdi", kaj same mankas spaceto.
  2. Mi ne vere komprenas la utilon de konstatoj tiel ĝeneralaj kiel "Mi estas por la Unuiĝintaj Nacioj".

Mi petas vin refoje pripensi la instaladon de tiaj ŝablonoj. Se vi insistas, eble vi verku klarigan tekston, kaj eble iu nom-prefikso distingu tiajn ŝablonojn de artikolaj ŝablonoj.

Sincere, Umberto 22:03, 25. Feb 2006 (UTC)

Dankon pro viaj komentoj. Ni do atendu, ĉu "la publiko" aplikos tiajn ŝablonojn. -- Umberto 11:35, 26. Feb 2006 (UTC)

Viaj ŝablonoj pri religio estas iom problemaj. Vi eble scias ke multaj religioj kiel Jehovismo, Mormonismo, Spiritismo, rigardas sin kiel kristanaj, sed ne kredas la diecon de Jesuo, sekve, ne estas rigardataj kiel "kristanaj" de fundamentalismaj religioj. Ankaŭ, kristanismo havas multajn eroj, oni povas esti katoliko, protestanta, kalvinisma... Roberto 16:42, 26. Feb 2006 (UTC)


Aj ! aj! jonathaneo !! Bonvolu bremsi vian entuziasmon kaj petu ke oni korektu viajn ŝablonojn antaŭ ol distrompeti ke vi kreis ilin ! Estas freneze multegaj eraroj en ili - gramatike kaj eĉ vikie : fuŝe aperadas iu ligo en:user:atheism kiu cetere ligas nenien ! --- Bonvolu pli zorgeme kunlabori. Dankas Arno Lagrange  13:05, 27. Feb 2006 (UTC)
Cetere kial vi kreadas ĉiun apartan ŝablonon ripetante la saman kodon anstataŭ krei superŝablonon {{Uzantoskatolo}} (mmmh! jam ekzistas !) {{Uzantoskatoloj}} kun variabloj (bildo titolo teksto kategorio), kies sintakso aspektus tiel : {{uzantoskatoloj|titolo=Ateismo|bildo=ateismo.png|teksto=Mi estas [[ateisto]].|kategorio=ateisto}}. Vidu ekzemple kiel mi ŝanĝis la ŝablonon : {{Uzanto esperanto}} Arno Lagrange  13:52, 27. Feb 2006 (UTC)


Por povi ŝanĝi la fonan koloron bonvolu aldoni kroman variablon {{{fonakoloro}}} kaj anstataŭu "background-color:#fff" per "background-color:{{{fonakoloro}}}" en la ŝablono {{Uzantoskatoloj}} kaj en ĉiu ŝablono kie vi uzos ĝin donu taŭgan valoron al la variablo ( ekzemple : |fonakoloro=#fff )

Mui ĉi tie korektas vian lastan mesaĝon al mi :

Via mesaĝo : redakti

  • Saluton Arno, komo vi digis, mi esperanto havas ankoraŭ multaj eraroj. Sed mi digis a la otraj vikipediistoj ke kontaktis min kio ili povas korekti min. Estas mia vojo por lerni la esperanto. Do dankon por la Ŝablono:Uzantoskatoloj ke mi ne konas. Sed por ĉanĝi la fondu de la ŝablono, komo vi faras? Do, kun liaj mesaĝoj kio mi havas, mi kontinuas la ŝablonoj sed mi provos de korekti liaj tekstoj 8-) ĝis jonathaneo

Mia korekto : redakti

Saluton Arno, kiel vi diris, mia esperanto havas ankoraŭ multajn erarojn. Sed mi diris al la aliaj vikipediistoj kiuj kontaktis min ke ili povas korekti min. Estas mia vojo por lerni esperanton. Do dankon por la Ŝablono:Uzantoskatoloj kiun mi ne konas. Sed por ŝanĝi la fondon de la ŝablono, kiel vi faras? Do, kun la mesaĝoj kiujn mi ricevas, mi daŭrigas la ŝablonojn sed mi provos korekti la tekstojn 8-) ĝis jonathaneo

Bonvolu peti korekton! redakti

Kara Joanthaneo, mi ĵus hazarde trovis la artikolon pri Dinan, kiun vi redaktis. Mi gratulas vin pro la aldono de nova artikolo, sed bonvolu peti de iu sperta Esperantisto korekton de viaj artikoloj!!! La eraroj estas tro multnombraj por ke oni konservu la artikolon tian! Ĉu vi povas listi ĉiujn artikolojn kiujn vi kreis? Dankon pro via kompreno. Amike, Bea 11:03, 1. Mar 2006 (UTC)


Jonathaneo, dankon al vi pro la listo de artikoloj kiujn vi verkis, mi provos korekti la plej gravajn erarojn. Sed, bonvolu partopreni Esperanto-kurson! Ekzistas bonaj kursoj ne nur en Saint-Brieuc, sed ankaŭ en la reto (rigardu ĉe http://www.lernu.net ekzemple "Gerda malaperis"). En pluraj de vi verkitaj artikoloj mi trovis la vortojn "virilino" anstataŭ "virino" kaj "signiro" anstataŭ "viro"... Amike, Bea 01:16, 4. Mar 2006 (UTC)

Ho! Jonathaneo! Nenia problemo pri la instalado de la ateista ŝablono en mia paĝo. Kiam do vi ekverkos ŝablonon pri "Singardprincipo pri GMO"? Mi pripensis pri

  • GMO. Mi estas por la singardprincipo koncerne GMO-oj kaj rifuzas hazardan disvastiĝon de tiuj organismoj ekster hermetike fermitaj areoj.

Ankaŭ ĝi utilus en la franca vikipedio kie mi ne lokalizis tian ŝablonon

  • OGM. Je suis pour le principe de précaution concernant les OGM et refuse la propagation aléatoire de ces organismes en dehors de périmètres strictement sécurisés.

--Internaciulo 13:31, 4. Mar 2006 (UTC)

Kompreneble, post via kreaĵo, mi rimarkis erareton :

  • GMO. Mi estas por la singardprincipo koncerne GMO-ojn kaj kontraŭas hazardan disvastiĝon de tiuj organismoj ekster hermetike fermitaj areoj.

Pardonu min! --Internaciulo 14:00, 5. Mar -2006 (UTC)

Helpo! redakti

He! Fuŝulo malaperigis la tekston de mia vikipediista paĝo. Ĉu vi scias kiel restarigi la antaŭan version? Dankon --Internaciulo 18:24, 7. Mar 2006 (UTC)

Refoje : bonvolu atenti pri la lingvo redakti

Kara ! kie vi trovis ke en esperanto ekzistas ia vorteto "a"? (mi kontribuas a ... )Bonvolu kontroli la ĝustecon de viaj frazoj antaŭ ol konservi. Dankegas Arno Lagrange  20:59, 9. Mar 2006 (UTC)

Jes estas ĝuste diri mi "partoprenas en [tia projekto]" = "mi prenas parton en tia projekto" = "je prends part dans ce projet" = "je participe à ce projet". [fr] participer < [la] partem capere = [eo] parton preni = partopreni. Arno Lagrange  21:17, 9. Mar 2006 (UTC)

Unue lernu la lingvon, poste verku artikolojn redakti

Kara entuziasmulo, pardonu mian sincerecon, sed via lingva nivelo absolute malsufiĉas eĉ por verki letereton, des malpli por verki vikipedian artikolon. Via kontribuo pri alĝera rezistanto estas terura. Ĝi devigos iun ne nur korekti, sed reverki ĝin, kio egalas al absurda malŝparo de tempo kaj energio. Tiaj artikoloj nur malutilas al Vikipedio, al esperanto, kaj eĉ al vi mem. Prefere dediĉu plurajn monatojn (aŭ jarojn, se monatoj ne sufiĉus) al diligenta lernado de esperanto kaj, ĉefe, al atenta legado de tekstoj en esperanto. Skribu sur papero aŭ retmesaĝe (sed ekster Vikipedio!) kaj petu iun pacienculon korekti viajn erarojn kaj gvidi vin tra la misteroj de nia "facilega" lingvo. Amike, jc

"Unu de la vojo de lerni unu afero estas de fari eraroj"

Unu maniero lerni estas erari... aŭ: nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras. Nu, bone, sed prefere faru tion unue ekster Vikipedio. Aŭ ĉu vi intencas lerni ĥirurgion jam rekte en operaciejo? pilotadon rekte en la kajuto de kosmoŝipo? kuiradon rekte en la kuirejo de plej luksa restoracio? Konsciu pri viaj mankoj kaj limoj, klopodu por solvi tiujn problemojn, kaj poste, lerninte la lingvon almenaŭ je minimuma nivelo (vi ne atingas ĝin nun) estu bonvena refoje al Vikipedio. - jc

Ĉar mi diris a Bea, mi lernas esperanto kun la KDon "Lernu". Due, mi daŭrigos a kontribuii al vikipedio ke vi haltas min aŭ ne.

Mi ne haltigas vin. Sed aliaj devus tion fari. Vi ne kontribuas al Vikipedio, nur detruas ĝin per malaltigo de ĝia kvalito. Kun tiaj amikoj esperanto ne bezonas malamikojn! - jc

Mi tre bone komprenas ĝin. Sed estas en korekti min (ĉar vi aŭ la aliaj vikipediistoj )ke mi labori mi nivelo de esperanto

Do, se vi komprenas, bonvolu ĉesi vikipediumi ĝis vi atingos la nivelon kiun (mensoge) asertas via ŝablono: "Ĉi tiu uzanto povas komuniki per baza nivelo de Esperanto". Tio tute ne veras, kaj se oni ne povas fidi vian propran ŝablonon, kiel oni fidu ion ajn alian faritan de vi en Vikipedio? Se vi estas (kaj ja estas) lingva fuŝulo, kial vi ne estus ankaŭ fuŝa vikipediisto? Vi malŝparas nun valoran tempon per Vikipedio, anstataŭ aĉeti libron en esperanto kun la celo legi ĝin kaj trastudi ĝin atente. Kaj vi malŝparigas same valoran tempon al mi kaj al aliaj. - jc

Mi konsentas kun Jorge ke troa fuŝado estas danĝerigo de la projekto. Bonvolu, Jonatheo ! iom plu lerni la lingvon antaŭ ol kontribuadi al la esperanta vikipedio. Ĝi ne estas nur amuzejo sed ni konsideras ĝin kiel ia serioza projekto. Meza vojo estas ke vi petu korektojn de viaj kontribuaĵoj antaŭ ol ili aperos kiel parto de la projekto. Redankegas Arno Lagrange  21:43, 9. Mar 2006 (UTC)


Mi ne konsideris la vikipedio ĉar amuzejo sed mi deziras ŝati ankoraŭ la esperanto, kaj se mi tradukas la lastajn mesaĝojn, mi komprenas Liberigu
Bonvolu klarigi mi komprenas Liberigu (en français peut-être. merci) Arno Lagrange  22:02, 9. Mar 2006 (UTC)
Mi aldonas : salutadon de novaj kontribuantoj per ŝablono {{bonvenon}} faras kutimaj kontribuantoj kiuj tiel bonvenigas novulojn. Bonvolu konsideri ke vi ne estas sufiĉe malnove enradikiĝanta en la projekto por tiel bonvenigi novulojn des pli ke aldonas nekompreneblajn komentojn. Kion signifas "mi ne scias se vi laboras ankaŭ en otraj vikimedia projekto sed se evitu de daŭrindi a la otraj vikipediistoj unu helpo" kiun vi enmetis en Vikipediista diskuto:Queijadas. Eventuale klarigu al mi franclingve : mi eble ekkomprenos. Arno Lagrange  21:59, 9. Mar 2006 (UTC)

Vi (Jonatahneo) pensu kion ajn, sed fakte vi ludas, ludaĉas, per Vikipedio. Tio estas manko de respekto al ĝi, al plej multaj vikipediistoj, kaj al esperanto mem. Se persono aŭtodidakte lerninta esperanton trovas en la reto Vikipedion kaj hazarde trafas unu el viaj fuŝlingvaj "artikoloj", ĝi povas forpuŝi lin por eterne. Humphrey TONKIN foje parolis pri tiaj personoj "kredantaj ke eksceso de entuziasmo povas kompensi ilian mankon de kompetento". Ĉar vi agas damaĝe al la tuta vikipedia entrepreno, mi formale proponas ke oni forbaru vin de ĝi. - jc

refoje mi konstatas ke faris ian fuŝaĵon sur la ŝablono {{bonvenon}} ("Kaj se vi volas mostri nin viajn interesojn, uzi la Uzanta skatoloj " kiun mi korektis post 12 tagoj kiam mi rimarkis ĝin. ). Tiu ŝablono utilas por bonvenigi novulojn : min ege ĝenas ke en ĝi aperadis dum dekdu tagoj via fuŝa frazo. Bonvolu fari fuŝaĵojn nur en via privata sfero sed ne en la komuna sfero. Tiu mesaĝo estas sendita nome de la esperantovikipedia komunumo kaj tiu ĉi ne deziras bonvenigi novulojn per fuŝaj frazoj. Dankas pro la atento Arno Lagrange  22:20, 17. Mar 2006 (UTC)
En la tute frazoj ke mi skribis, mi ne deziris fari kelkaj malbonaj aferoj, ĉar unu de mia amiko digis "se vi faras eraroj...la otraj popoloj estas tie por korekti" (Si tu fais des fautes...les autres sont là pour corriger) nature, ne estas kaj ne estos unu racio de frai eraroj por enui la otraj. --Jonathaneo 21:43, 18. Mar 2006 (UTC)
Jonataneo, certe en Vikipedio estas aliaj (ne otraj) homoj (ne popoloj), kiuj korektas erarojn (ne eraroj). Sed estas grave, ĉu oni faras pli da laboro ol oni kaŭzas al aliaj homoj (si l'on cause plus de travail aux autres qu'on fait même?). Kaj vi jam, ekzemple, multfoje skribis "otra" anstataŭ "alia"; ĉu vi do estas preta lerni el la korektoj de aliaj? – Kolegajn salutojn, Umberto 23:01, 18. Mar 2006 (UTC)
sure--Jonathaneo 17:28, 19. Mar 2006 (UTC)

Ŝablonoj pri ŝako redakti

Saluton Jonathaneo, vi kreis kun Vikipediisto:Tiberido ŝablonojn pri la sama temo - pri ŝako. Nun ekzistas do du ŝablonoj. Bonvolu interkonsenti kun Tiberido, kiu ŝablono restos kaj kiu estas forigenda. Vidu Ŝablono:Uzanto Ŝako kaj Ŝablono:Uzanto Sxako. Petro 6. Jun 2006 07:54 (UTC)

Mi erare kreis novan ŝak-ŝablonon. Pro tipara problemo mi ne rimarkis ke jam ekzistis iu alia (via ŝablono ne aperis en la listo, kiun mi konsultis). Via ŝablono estas pli bona ol la mia, do, mi pensas ke oni povas simple forigi mian ŝablonon, sed mi ne scias tion fari. Samideane, Tiberido 16:13, 6. Jun 2006 (UTC)

Uzantoskatoloj redakti

Bv atenti ke ĉar en la kampo |kategorio= vi enmetas uzanto aŭ vikipediisto vi kreas kategoriojn nomitajn "Uzanto uzanto xxx" aŭ "Uzanto vikipediisto yyy" (vidu ekzemple ĉe Vikipediisto:Jonathaneo/Uzantoskatolo ). Vi do ne devus meti la vortojn "uzanto" aŭ "vikipediisto" tien sed rekte la trafan vorton (vidu 1). Arno Lagrange  13:40, 26. Okt 2006 (UTC)

Kartografio de vikipediistoj redakti

Ĉar vi mencias en la prezentopaĝo la urbon, kie vi nun loĝas, mi metis por vi ruĝan punkton en la paĝo Vikipedio:Kartografio de la vikipediistoj. Espereble vi ne kontraŭas. - Bondezire, Slavik IVANOV 10:53, 27. Okt 2006 (UTC)

Korektoj redakti

Saluton! Mi korektis plurajn arikolojn skribitajn de vi (nun mi ne memoras kiujn). Bonvole, relegu ilin, kaj lernu el la korektoj. Ankaŭ provu plu plibonigi ilin kaj korekti mistajpojn, ĉar kelkfoje oni ne sukcesas diveni kion vi intencis diri. --Yuu eo 20:14, 30. Okt 2006 (UTC)

Pri Woodstock redakti

Sal, Jonathaneo! Mi ĵus vidis ke vi elprenis la artistojn el la Woodstock-festivalo por krei novan artikolon. Tio ŝajnas al mi nenecesa, estos pli bone havi nur unu bonan artikolon, do morgaŭ mi remetos kaj la artistojn kaj la eventojn kiujn vi aldonis al la ĉefa artikolo. Espereble vi konsentas. Amike, Bea 23:30, 2. Nov 2006 (UTC)

Jonathaneo, bonvolu bone rigardu en la angla kaj germana vikipedioj! En ambaŭ troviĝas nur unu artikolo pri la Woodstock-festivalo. Nur en la franca artikolo, kiu fakte estas tre mallonga troviĝas ekstera artikolo pri la kantoj - kaj fakte tiu artikolo tute ne ekzistas aŭ estis forigita! Amike, Bea 15:58, 4. Nov 2006 (UTC)

Kategorioj por uzantoskatoloj redakti

Bv atenti ke en la ŝablono {{Uzantoskatoloj}} estas evitenda ripeti "uzanto" en la kategorio (vidu ekz {{Uzanto Mozilo}}. Bv tajpi nur

|Kategorio=Mozilo
ne 
|Kategorio=Vikipediisto Mozilo

Alikaze vi kreas kategorion kategorio:Uzanto Vikipediisto Mozilo anst kategorio:Uzanto Mozilo. Cetere ĉiuj tiuj kategorioj estas ordigendaj en kategorion Kategorio:Uzantoskatolo kun ordiga ŝlosilo laŭ la ŝlosila vorto ekzemple : [[Kategorio:Uzantoskatolo|Mozilo]], alikaze ĉiuj aperas sub litero Ŝ Plie mi konstatas ke estas iom da ĥaoso : iuj uzantoskatoloj estas kreitaj per {{uzantoskatoloj}}, aliaj estis unuope kreitaj (tiuj kiuj aperas en Kategorio:Uzantoskatolo kaj la uzantoskatoloj laŭ landoj bedaŭrinde ne eluzas la ŝablonon {{flago}}. Indus iom pli ordigi ĉion tion : estas malfacile kunlbori en tiu ero de la projekto kiam ne estas difinitaj gvidlinioj kaj ke ĉiu kontribuanto kreas skatolojn laŭ propra maniero ignorante kion kreadas aliaj. Arno Lagrange  11:12, 12. Nov 2006 (UTC)

Via ebla forbaro redakti

Uzanto atentigis min ke via fuŝa verkado pravigus ke oni forbaru vin por malhelpi ke vi enmetu en la vikipedion lingve fuŝajn artikolojn. Vidu je Hugo_PRATT. Arno Lagrange  12:16, 12. Nov 2006 (UTC)

Lerni Esperanton per Vikipedio redakti

Saluton!

Mi legis diskuton ke viaj kontribuoj estus lingve ne sufiĉe bonaj (mi ne kontrolis tiun aserton). Vi reagis ke vi volas lerni Esperanton pere de Vikipedio.

Mi proponas al vi esti via instruisto kaj korekti viajn kontribuojn antaŭ ol aperigi ilin. Ni povas ekzemple interkonsenti ke vi al mi sendas retmesaĝojn kun la aperonta teksto kaj ligilo kaj mi provlegos kaj poste aldonos ĝin. Ĉu bone?

Nepre ne seniluziiĝu. Kuraĝon daŭrigi la kontribuadon!

Yves Nevelsteen 11:55, 13. Nov 2006 (UTC)

Tiu propono ŝajnas al mi iom nenecesa; vidu mian mesaĝon en la diskutejo pri nova ŝablono kiu povus helpi. Sok Na Men Sui Lui 13:28, 14. Dec 2006 (UTC)

Bonan vojaĝon ! redakti

Via kontribuado estas plu diskutata tie kaj tie ĉi. Ĝuu vian restadon en Barato ! Elkore salutas Arno Lagrange  10:58, 17. Nov 2006 (UTC)

Bonan revenon! redakti

Bonan revenon! Esperinde vi ĝuis la vojaĝon. Bedaŭrinde mi mem devos foresti por semajno. O'RyanW ( ) 19:00, 25. Dec 2006 (UTC)

pardonu,, mi estas ankoraŭ vojaĝanta --Jonathaneo 11:26, 27. Dec 2006 (UTC)

Uzantoskatoloj, ŝablonoj, kategorioj redakti

Saluton ! Kiel vi en Barato ? Mi atentigas vin ke mi ekriparis kaj plibonigis kelkajn uzantoskatolojn (vidu {{Uzanto Netabako}}, {{Uzanto ekologiaenergioj}}, {{Uzanto esperanto}}) Mi aldonis en la variablon kategorio :

{{#ifeq:{{{1}}}|nekat|laŭ temo|Ekologiaj Energioj}} 

Atentu ke neniam estu "kategorio=Vikipediisto temo" ĉar estigas fuŝan kategorion Kategorio:Uzanto vikipediisto temo. Cetere mi enkondukis la eblecon ne ordigi en kategorion per "nekat", kion mi ekzemple eluzas en la ŝablonon {{KategorioUzantoLauTemo}} kiun mi ekenmetis en la respektivajn kategoriojn. Mi sugestas ke kreonte novajn uzulajn skatolojn vi sekvu la samajn regulojn. Dankas kaj deziras al vi agrablan pluan vojaĝadon Arno Lagrange  09:18, 15. Feb 2007 (UTC)

Reiri al la uzanto-paĝo de "Jonathaneo/arkivo1".