Saluton Mpancorbo! mi malfaris viajn ŝanĝojn en Txoria txori, ĉar temas pri la versio de Aizkoa - la versio de Mikel Laboa troviĝas en Eksteraj ligiloj. Mi ankaŭ aldonis ligilon al video de AIZKOA --Dominik (diskuto) 15:02, 4 Sep. 2013 (UTC)

Multan dankon pro via reago - kiel sciate eŭska lingvo ne estas unuforma, ekzistas pluraj variantoj. Miaopinie "neuria" estas fonetika elparolo de "neurea" ("nerea", "nirea", "enea"). Pri "aldegingo", la vorto troviĝas en eŭska-franca vortaro de Pierre Lhande sub radiko "Alde -(e)gin, egin". --Dominik (diskuto) 15:33, 4 Sep. 2013 (UTC)