Uzanto-Diskuto:Mutichou/Informkesto lingvo
Saluton, ĉu oni ne devus difini, kion signifas "Parolata en"? Certe en mia lando Belgio la finna estas parolata, ekzemple en kursoj, finnaj kluboj ktp. Sed klare vi ne volas aldoni Belgion. Do kion precize tio signifas? Ke 1 % de la loĝantaro parolas ĝin, aŭ 10 %? --PaulP 22:17, 25. Dec 2008 (UTC)
- Nu, ĉi tio estas ekzemplo, kaj mi nur kopiis la datumojn de la artikolo Finna lingvo, ĉar la paĝo pli celas la formon ol la enhavon. Sed vi pravas: oni devas klare difini tion. Mi pensas, ke oni metu la landojn aŭ regionojn, kie estas sufiĉe granda komunumo de parolantoj de la lingvo. Sed “sufiĉe granda” ja estas relativa, do vi ja povas proponi viajn ideojn. Mutichou 23:45, 25. Dec 2008 (UTC)
Komencu diskuton pri Uzanto:Mutichou/Informkesto lingvo
Diskutpaĝoj estas kie homoj diskutas kiel fari enhavon en Vikipedio tiel bona kiel ĝi povas esti. Vi povas uzi ĉi tiun paĝon por komenci diskuton kun aliaj pri kiel plibonigi Uzanto:Mutichou/Informkesto lingvo.