Bonvenon al vi Ramon Rius ! Gratulon por via ekkunlaboro ! Bonvolu atenti ke artikoltitoloj laŭ regulo prefere estas singularaj. Sekve por bone ligi estas preferinde tajpi ekzemple "[[trobadoro]]j" por atingi ligon al trobadoroj. Cetere ĉu vi bonvolos prezenti vin iom en via vikipediista paĝo ? Arno Lagrange 16:48, 15. Dec 2003 (UTC)

Dankon, Ramon, ke vi jam tiel rapide faris. Arno Lagrange

Dankon por la atentigo, fakte mi ne sciis kiel procedi, mi vidis problemon, vi donis la solvon [[]]j.

Ĝis poste!


Por plene bonveniĝi bonvolu enskribi vin inter la vikipediistoj kaj la vikipediistoj de via lando. AL

Ĉu vi estas RamonruisRamonrius ? AL 17:00, 15. Dec 2003 (UTC) Mi estas Ramon Rius ("riveroj") en la kataluna kaj la okcitana :) Ramon


Bv vidi ĉe Diskuto:Organizaĵo, la samon mi dirus pri ĝermana. Ni jam havas Ĝermana lingvo, povus esti artikolo pri Ĝermanoj, sed pli vortareca ol enciklopedia estas via artikolo titolita "ĝermana". Arno Lagrange 04:52, 16. Dec 2003 (UTC)

Mi ne konis tiajn restriktojn. Mi bedaŭras.

Mi nur vidis ke la vorto "organizaĵo" mankas, kaj mi faris artikoleton por ke aliaj riĉigu. Pri ĝermana mi nur volis fari redirektigon al ĝermana lingvo nu, mi ne estas tiel malbona ulo! :) Ramon

Ne kredu ke iu konsideras vin kiel malbona ulo, ĉar en viaj unuaj paŝoj en la projekto vi verkis kelkajn artikolojn pli vortarecajn ol enciklopediajn. Ekzistas vortaraj projektoj (ReVo multlingva ĉirkaŭ esperanto kaj Wictionnary, Vikipedia projekto komencita precipe angle). Vortaro kaj enciklopedio povas kompletigi unu la alian. Cetere ni povas ligi ilin ambaŭdirekten. Do ĉi tie estas la vikipedio kaj por artikolo "Ĝermano", devas esti ne nur difino pri kio estas nomata Ĝermano, sed ankaŭ detaloj (priskribo de la diversaj ĝermanaj gentoj, historio, ktp.). Komence povas esti nur kelkaj linioj, kaj iom post iom, redakto post redakto, la artikolo fariĝu ampleksa. Tial mi opinias viajn artikolojn tute ne forigendaj sed kompletigendaj vikipediigendaj. Pro tio mi rimarkigis. Persone mi preferas ke estu malpli da artikoletoj kaj ke ĉiu artikolo estu eĉ de la komenco iom pli ampleksa kun sufiĉe multaj ligoj de kaj al la artikolo. Arno Lagrange 15:01, 16. Dec 2003 (UTC)