Kara kolego, bonvenon en la esperanta vikipedio, kaj dankon pro viaj bonaj intencoj.

Mi neniel volas malentuziasmigi vin, sed petas vin bridi vian verkemon en lingvo, kiun vi ĵus eklernis. Kiam mi verkas artikolon, mi plurfoje relegas ĝin, kaj vortojn, pri kiuj mi normale estas tute certa, mi kontrolas en vortaro. Mezume mi en ĉiu linio unufoje konsultas vortaron, eĉ se ĝi nur konfirmas mian antaŭan opinion.

Via nova artikolo pri Feo ne tute montras la kvaliton, kiun ni ŝatus havi en Vikipedio; ĝia unulinia teksto enhavas 5 gramatikajn erarojn kaj esprimas difinon multe pli specialan ol estas la ĝenerala signifo de "feo" en Esperanto. Per pli strikta kontrolo vi certe povas atingi pli bonan kvaliton. Tre laŭdindaj estas viaj ligoj al aliaj artikolo kaj al kategorioj.

Nepre konservu vian entuziasmon -- sed necesas ankaŭ zorga laboro. Bonan sukceson!-- Ismo 20:35, 21. Mar 2005 (UTC)

Via uzantonomo estos ŝanĝata redakti

23:48, 17 Mar. 2015 (UTC)

Renamed redakti

06:28, 19 Apr. 2015 (UTC)