Agrablan kunlaboradon deziras al vi  --Tlustulimu 18:32, 9. Sep 2008 (UTC)

Via lingvaĵo redakti

Saluton, Stefanostrian. Mi ĵus vidis, ke vi uzis la frazon "Aldonis informadon pri la lingvo" en la resuma kesteto. Sed ĉifoje la sufikso -ad- ne estu uzata, ĉar informado ne povas esti aldonata, sed informo ja povas esti aldonata. En Esperanto estas diferenco inter informado kaj informo. Krome en la frazo mankas la subjekto. Laŭ mia deksesjara sperto pri Esperanto, tio ne estas bona stilo resp. eĉ ne eblas, ĉar verboj nur esprimas tempon aŭ modon, sed neniam iun personon. - Kiel vi lernis Esperanton? Ĉu per libro, ĉu interrete? Kore --Tlustulimu 18:40, 9. Sep 2008 (UTC)

Dankon por la informo ;o). Mi lernis Esperanton rete kaj ankaŭ ne povas skribi en bona maniero. Bonvolu pardoni miajn erarojn! Stefanostrian 19:06, 9. Sep 2008 (UTC)

Ne gravas, ke vi faras eraretojn. Nur gravas, ke iu korektos ilin kaj vi poste lernos el tio. Krome mi ĝojas, ke vi kiel germanlingvano bone povas uzi la akuzativon. Multaj el ili eĉ post jaroj ankoraŭ havas malfacilaĵojn uzi ĝin. Kore --Tlustulimu 19:11, 9. Sep 2008 (UTC)