Propono 1 redakti

[Ĉi tiun tekston mi aldonis al la Vikipedia diskutejo je 1 Apr 2012m sub la titolo “Ĉu la Vikipedia komunaga ideo fiaskas?” iniciatita de Pejno Simono. Ĉar ne estis reagoj kaj eble la dato estis nekonvena, mi provizore deponas la tekston ĉi tie.]

Mi havas proponon, iom teknikan, por igi la kunlaboron pri fruktodona. Mi ne mem kapablas realigi ĝin, sed mi scias ke ĉi tie diligentas kelkaj talentuloj.
Oni iam vidas bonajn, longajn, respektindajn Vikipediaĵojn, ekz. inter la lastatempaj proponoj por la artikolo de la semajno. Eblas eĉ iam kaj tiam observi la akuŝadon de tiaj artikoloj. Legante ilin, mi ĝojas, sed ne malofte trovas en ili ion, kio ŝajnas al mi ĉu erareto, ĉu malklaraĵo, ĉu malglataĵo.
La baza sed tre drasta ideo de Vikipedio ja estas, ke mi ne plendu sed tuj korektu tiujn. Sed, se la verkinto ŝajnas serioza bonlingva fidindulo, kaj precipe, se temas pri io ne klara, ne miafaka, estas simple malsaĝe tuj ataki la tekston, kvazaŭ malantaŭ la dorso de la verkinto. Devas ekzisti alia, vere kunlabora maniero trakti tiajn okazojn.
Ni bezonas efikan, treege facile uzeblan "provlegilon", retrokuplon de leganto al verkinto, ne rekte de leganto al la artikolo. Se iu verkis longan artikolon, tiu mem decidu, kiel plej bone formuli la aferon. Do, estu ia maniero resendi al la redaktinto kopion de ties teksto, kun (ruĝe, "krajone", kiel ajn) faritaj notoj: ĉu simplaj korektoproponoj por unuopaj vortoj, ĉu demandoj pri detaloj, ĉu tajperaroj, ĉu lingvaj stumbloj, ĉu eĉ komentoj pri artikolstrukturo.
Tio estu io pli facila ol komenci verki mesaĝon "Kara Vikipediisto, mi legis ktp kaj rimarkis ktp" kun referencoj kaj multaj kopiitaj frazoj kaj motivigoj kaj argumentoj, sed multe pli delikata kaj bonrezulta ol abrupta korekto de iu, kiu ne plene regas la temon. Tiam oni ankaŭ scias, kiu respondecas pri la artikolo (almenaŭ ĝis la pretiĝo, antaŭ la alveno de la embuskaj fuŝuloj menciitaj de Simono).
Ĉu eblas tia aldonaĵo al la vikia programaro?
Kompreneble, tio funkcius nur, kiam iu ĝuste nun verkas aŭ antaŭ ne longe verkis artikolon, kaj oni do scius al kiu nuna aktivulo adresi la proponojn. Kompreneble, kiel ĉiam en Vikipedio, troviĝus ankaŭ misuzantoj de tia sistemo, sed precipe en la Esperanta tio eble ne estus tro granda ekstra ĝeno.
Kion vi pensas? Ĉu mi estas tro naiva? --Surfo (diskuto) 16:46, 1 Apr. 2012 (UTC)
Reiri al la uzanto-paĝo de "Surfo/tp".