Tio estas mia diskutpaĝo. Afablan sciigon mi volonte respondas. Thomas-sk

Dankon, Thomas, pro via letero. Pri mia "pasio" por Afriko. Jes, oni povas diri tion. En 1974 mi partoprenis en trisemajna studvojaĝo al Tanzanio, kiu tre kaptis mian intereson. En januaro 2008 la stutgarta grupo kadre de sia monata renkontiĝo sabata vizitis ekspozicion en la etnologia muzeo Lindenmuseum en Stuttgart pri la kojkojnoj (iam nomataj hotentotoj); tio incitis min okupiĝi denove pri afrikaj etnoj. Intertempe la afrika literaturo ŝoviĝis en la fokuson de mia intereso. Afriko jam de miaj studentaj tempoj interesis min. Mi kombinas tiun intereson nun kun mia entuziasmo por Vikipedio. --Alois 06:22, 24. Jul 2009 (UTC)