Uzanto:Alifono/Brunka popolo

La brunka popolo, ankaŭ brunkoj (alilingve nomata borucabrunca) estas indiĝena popolo de Kostariko. Ĝia komunumo kalkulas proksimume 2 000 homojn, la plej multaj el kiuj vivas en rezervejo en la provinco de Puntarenas en sudokcidenta Kostariko. La prapatroj de la hodiaŭa brunkoj vivis en pluraj princlandoj kiuj regis la plej grandan parton de la pacifika marbordo de Kostariko.

Kiel iliaj prapatroj, la brunkoj estas konataj pro siaj artaĵoj kaj metioj, precipe pro

  • teksado
  • la tipe pentritaj balsaj maskoj el balsaligno, speco de leĝera ligno kiu facile drivas sur akvo. Tiuj maskoj estas popularaj ĉe kostarikanoj kaj turistoj kiel dekoraciaj objektoj. Por la brunkoj tiuj maskoj estas grava parto de la ĉiujara ceremonio de la Danco de la diabletoj (Danza de los Diablitos) ceremonio, kiu estis festita ĉiun vintron ekde la koloniigo. La danco prezentas la reziston de la Diablitos, kiuj reprezentas la brunkoj kontraŭ la hispanaj konkerintoj.

[[Kategorio:Indianaj etnoj en Mezameriko]]