Triurba Esperantista Asocio "TORENTO" (TEA) kun la sidejo en Sopot fondiĝis en marto 2013 surbaze de 20 personoj. La celo de la agado de la grupo estas propagado kaj aplikado de Esperanto - la lingvo por la mondo kaj ilo por facila komunikado kaj alproksimiĝo de homoj de diversaj kulturoj.

La organizo agas sendepende, estas juĝe registrita kaj deziras kunlabori kun aliaj E-organizaĵoj, kies celoj estas similaj invitante ilin kaj partoprenante iliajn aranĝojn.

Ekde 2013 la asocio organizas internacian aranĝon Esperanto sur la strando kies senco estas montri al partoprenantoj la specifecon kaj belecon de sia ĉemara regiono, referencante al longtempaj tradicioj de la lokaj esperantistoj, kaj krome kaŭzi, ke ĉiu partoprenanto, sendepende de sia lingvosperto sentu sin bone inter aliaj E-uzantoj kaj trovu por si taskon strikte ligitan kun praktika uzado de la internacia lingvo. Al tiu celo servas ankaŭ ĉiusemajnaj renkontiĝoj de la TEA-anoj en kelkaj grupoj: da baznivellernantoj kaj daŭrigantoj ĉirkaŭ praktikaj konversacikarakteraj taskoj.