Celinjo (Betty Chatterjee)naskiĝis en St.Albans Anglio la 1-an de marto 1942. Ŝi jam 35 jarojn loĝas en Danio. Ŝi estas emerita instruisto. La 6-an de januaro 2005 Celinjo komencis lerni Esperanton pere de la reta Nesto Projekto . Poste ŝi trastudis la libron Vojaĝo en Esperanto-lando gvidata de Profesoro Boris Kolker. La 19-an de februaro 2007 ŝi fariĝis prezidanto de la Kopenhaga Esperanto Klubo .