Mia antaŭnomo estas Emmanuelle, kaj mi naskiĝis en 1962. Mi loĝas en Francio, en pariza regiono. Profesie mi estas komputilistino. Mi eklernis Esperanton en 2003 kaj ekde tiam multe aktivas por Esperanto: mi zorgas pri retkursoj (http://ikurso.esperanto-jeunes.org), pri diversaj retejoj por ĉe esperanto-france.org, mi partoprenas kiel tradukanto en lernu (www.lernu.net) kaj Lingva Prismo (http://lingvo.info) kaj en diversaj eldonaj projektoj.