Saluton!

Mi estas lernanto, kaj mi kreskis en Germanio. Miaj gepatroj, kiel montras mia persona nomo (Ivica = Iveto, malgranda Ivo), tamen origine devenas el eksa Jugoslavio. Mi havas pli aŭ malpli forajn parencojn el pli-malpli ĉiuj partoj de eksa Jugoslavio, do mi ne scias ĉu elstarigi radikojn kroatajn, bosniajn, serbajn, slovenajn aŭ makedonajn...

Iomete mi klopodos kunlabori pri kompletigo de la (foje iom trista) historio de sudorienta Eŭropo dum la lastaj 20 jaroj.

Ivica