Mia nomo estas Jezer kaj mia familinomo estas Dorante. Mi naskiĝis la 29a de Decembro de la jaro 1986 en la hospitalo "Jesus Maria Casal Ramos" de la urbo Akarigva, subŝtato Portugeso en Venezuelo.

Mi kreskis en la urbeto Blanka Akvo (Agua Blanca, hispane) kaj tie mi nun loĝas kun mia familio. En la jaro 2017 mi edziĝis kun Eglimar Camacaro, kaj ni nuntempe havas du gefilojn.

Mi esperantiĝis en la jaro 2016, sed tiam mi ne estis tre aktivulo en la movado. Mi lernis danke al mia frato, Joenni Dorante, kiu malkovris la lingvon antaŭ mi. Li parolis al mi pri Esperanto tiufoje, kaj iom post iom mi multe intereseĝis pri la lingvo kaj sia internacia uzado kiel ponto en la monda komunikado. Malgraŭ mi eklernis la lingvon tiumomente, mi ne plu praktikis ĝis du jaroj poste.

Je la fino de 2018 mi ekis praktiki Esperanton denove (gramatiko, uzado de la lingvo ĉiutage, ktp), kaj en la monato marto de 2019 mi kreis mian esperantan jutuban kanalon kun nuraj esperantaj enhavoj ( Jen mia jutuba kanalo)

De tiam mi estas tre aktivulo en Jutubo kaj en la internacia movado. En la jaro 2020 mi partoprenis en mia unua Universala Kongreso de Esperanto virtuale pro pandemio; kaj poste partoprenis ankaŭ virtuale en la UK de 2021. Mi estas aktiva esperantisto por varbi novajn personojn kaj diskonigi nian lingvon internacian Esperanto. Kun pli ol 180 filmetoj mi estas tre aktiva jutubisto kiu disvastigas Esperanton pere de diversaj temoj.