Saluton !

Mi nomiĝas Kamilo, loĝas en Bretonio, ĉe la okcidenta parto de la eŭropa tereno, kie situas en la tiel nomita lando "Francujo"...

Mi estas duoble verda, ĉar mi malkovris Esperanton antaŭ du jaroj, sed ankaŭ estas vegetarano ekde kvar jaroj. Mi cetere aliĝis al "TEVA" : tutmonda esperantista kaj vegetarana asocio.

Mi esperantumas rete ĉe "Dua Vivo" (kie mi havas la francan version de mia nomo : "Camille Orfan"), per "Ipernity" (http://www.ipernity.com/home/sonĝemakoboldo), "Twitter(camille_orfan)"...

Ne hezitu babili kun mi, mi havas plurajn hobiojn, sed Esperanto ja mi volas praktiki ĉiamaniere, ĉiutage !!