Mi loĝas en la centra parto de Francio, en la ĉefurbo de la departemento Indre. La pejzaĝo estas ĉefe ebena kaj la riveroj fluas malrapide. La vetero estas milda kaj la vivo estas sufiĉe dolĉa. Tie estas esperantista grupo kiu partoprenas en diversaj kunvenoj kun aliaj asocioj, ĉefe kun la domo de la infanaj rajtoj.