Saluton! Mi estas germano kaj laboras kiel vendisto de libroj. Mi loĝas en Hamburgo, kie mi naskiĝis en 1964. Esperanton mir lernis antaŭ 20 jaroj, sed mi neglektis ĝin longtempe. Nun mi reokupiĝas pri ĝi kaj deziras skribi ankaŭ kelkajn artikolojn por la esperantlingva Vikipedio. Miaj interesoj estas muziko kaj pentroarto, pri tiuj mi jam verkis artikolojn en la germanlingva Vikipedio ekde novembro 2003.