Uzanto:RBT/Anstataŭigendaĵoj/Eksteraj ligiloj/Diskuto

Ŝablono Ekstera redakti

Mi volas forigi ĉiun uzon de la ŝablono "Ekstera", kiu simple enmetas la tekston "==Ekstara ligilo==". Do, ĉu vi povas fari roboton kiu anstataŭigos {{ekstera}} kun la teksto "== Eksteraj ligiloj =="? (Estas ĉ. 250 artikoloj uzante la ŝablonon). La kialo estas, ke kiam oni alklakas la ligilon "redaktu" por redakti la sekcion, la progamaro redaktas la ŝablonon mem, ne la artikolsekcion. Do, uzi ŝablonon por sekcio-titolo ne funkcias bone. Mi antaŭdankas vin. Le Hibou 23:39, 11. Jan 2006 (UTC)

Dankon pro la instigo. Mi pretas transpreni la taskon, sed tamen oni devus unue interkonsenti pri la plej taŭga anstataŭigo de tiu teksto. Cetere, en diversaj artikoloj troviĝas multaj diversaj versioj, kaj certe indus ĉion kunigi kaj ekuzi nur unu nomon, ĉar ja ĉiam temas pri sekcio kun sama celo. La nune uzataj titoloj varias inter "Eksteraj ligiloj", "Eksteraj ligoj", "Ekstera ligilo", "Ekstera ligo". Laŭ mia propono, la singularo estas evitenda, ĉar estontece oni plej verŝajne aldonas pliajn ligilojn kaj tiam devus ŝanĝi tion kaj eble forgesos. Aldone, oni uzu la vorton "ligilo", ĉar tio estas la ĝusta termino, dum "ligo" havas multe pli vastan (kaj laŭ mi ankaŭ iom alian) signifon. Se do oni nenion kontraŭos, mi baldaŭ ŝanĝos kaj la ŝablonon, kaj ĉiujn aliajn tiajn menciojn al "== Eksteraj ligiloj ==". Tamen mi ne volas fari tro frue por eble ne ekĝeni iun. Blahma 11:01, 12. Jan 2006 (UTC)
Mi akordos kun la proponita "Eksteraj ligiloj" Le Hibou 12:49, 12. Jan 2006 (UTC)
Mi konsentas, estu "== Eksteraj ligiloj ==" Maksim 14:05, 13. Jan 2006 (UTC)