Historia Municipa Muzeo de Guajará-Mirim redakti

La Historia Municipa Muzeo de Guajará-Mirim estas muzeo lokata ĉe la konstruaĵo de la antikva stacidomo de la fervojo de Guajará-Mirim en subŝtato Rondonio, Brazilo.

La stacidomo de Guajará-Mirim estas la fina stacidomo de la Fervojo Madeira-Mamoré, lokata ĉe la kilometro 366 de tiu fervojo. Ĝi estis inaŭgurita en la 30-a de Aprilo, 1912 kaj malaktivigita en la jaro 1972.