Uzanto:Tomamokan/Infanaj soldatoj en la Demokratia Respubliko Kongo

Dum la unua kaj dua enlandaj konfliktoj okazintaj en la Demokratia Respubliko Kongo (DRK), ĉiuj flankoj partoprenantaj la militon aktive varbadis aŭ konskripciadis infanajn soldatojn, tie nomatajn Kadogos, kiu estas svahila termino signifanta "malgranduloj". Taksiĝis, ke la milicion gviditan de Thomas Lubanga Dyilo konsistigis 30-elcente infanoj. En 2011 taksiĝis, ke 30.000 infanoj ankoraŭ operaciadas en armitaj grupoj. La Misio de la Unuiĝintaj Nacioj por la Stabilizigo de la Demokratia Respubliko Kongo (MONUSCO), eldonis raporton en 2013, kiu deklaris, ke inter 1 januaro 2012 kaj 31 aŭgusto 2013 ĝis 1,000 infanoj estis varbitaj de armitaj grupoj, kaj priskribis la varbadon de infanaj soldatoj kiel "endemia".[1] [[Kategorio:Armitaj fortoj de la Demokratia Respubliko Kongo]] [[Kategorio:Homaj rajtoj en Demokratia Respubliko Kongo]]

  1. MONUSCO 2013.