Vito REDSKY estas mia pseŭdonomo, fakte mia nomo estas Witold Czerwiński (n. en 1955, prononcu: vitold ĉervinski). Mi estas fervojisto kaj loĝas en urbo Ostrów Wielkopolski en centra parto de Pollando. Mi esperantiĝis fine de la 1970-aj jaroj kaj revenis al la lingvo post la 14-jara paŭzo komence de la 1990-aj jaroj.

Estis mi, kiu preparis la polan vortliston por rete atingebla La Vortaro farita de Bernard Vivier el Francio

En Vikipedio, kie mi aktivas ekde novembro 2002, mia uzantonomo estas Vitred. Tie mi intencas antaŭ ĉio okupiĝi pri ĉio ligita kun Esperanto, ĝia historio, literaturo kaj movado. Krome mi aldonis artikolojn pri Pollando kaj pri Geografio.