Helpservo estas servo kiun provizas firmaoj kaj asocioj al kliento aŭ uzanto kun informoj kaj subteno rilate al produktoj kaj servoj.

La celo de helpservo kutime estas solvi problemojn aŭ doni konsilojn pri produktoj kiel komputiloj, elektronikaj aparatoj, manĝaĵoj, vestoj aŭ programaro. Firmaoj kutime provizas helpservon al siaj klientoj per diversaj kanaloj kiel vokocentro, helpretejoj, tujmesaĝadoj aŭ retpoŝto. Ankaŭ ekzistas enfirmaaj helpejoj celante provizi helpon al dungitoj.

Funkcioj redakti

Tipa helpservo povas efektivigi plurajn funkciojn. Temas pri la servo kie uzantoj povas akiri respondojn al demandoj kaj kie oni solvas konatajn problemojn. Helpservo ĝenerale administras siajn petojn per la uzo de programaro kiel ekzemple problemspura sistemo. Ĉi tiu sistemo permesas al la helpistoj spuri kaj ordigi uzantojn kun helpo de unika numero kaj klasifiki problemojn laŭ uzanto, komputila programo aŭ similaj kategorioj.

Organizado redakti

Grandaj helpservoj ofte estas strukturitaj en malsamaj niveloj por trakti diversajn demandojn. Ekzemple, unua-nivela helposervo povas esti preta respondi la demandojn aŭ provizi la informojn komune trovitajn inter la Oftaj demandoj aŭ en tiel nomata sciobazo. Se la afero ne estas solvita ĉe la unua nivelo, ĝi povas esti sendita al dua nivelo kun rimedoj por trakti pli komplikajn aferojn. Organizoj povas ankaŭ havi trian linion de subteno por trakti programo-specifajn bezonojn, kiel ekzemple ĝisdatigojn kaj korektojn.

Vidu ankaŭ redakti