Vísnabók Guðbrands

Vísnabók Guðbrands (Libro de versoj) eldonita de Guðbrandur Þorláksson episkopo en Hólar en Hjaltadalur fakte estas la unua poemkolekto presita en la islanda lingvo. Oni povas diri ke tiu libro estas antologio de kristanecaj poemoj dum du jarcentoj (la 15a kaj la 16a) kvankam la periodo post la reformacio (1550) kompreneble estas la plej ampleksa. Estas nomitaj dek poetoj kiuj verkis poemojn kaj psalmojn kiuj aperis en la libro. Plej multaj estas verkitaj de la pastro, Einar Sigurðsson en Eydalir. En Vísnabók ankaŭ estas kelkaj poemoj el la katolikisma periodo, i.a. la fama sanktpoemo Lilja iom ŝanĝita laŭ la lutera doktrino.

Vísnabók Guðbrands
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Referenco redakti

  • Einar Sigurbjörnsson, Jón Torfason og Kristján Eiríksson: „Inngangur.“ Vísnabók Guðbrands. Bókmenntafræðistofnun Íslands. Reykjavík 2000. Bls.vii–xxxix.