Einar Sigurðsson en Eydalir

Einar Sigurðsson en Eydalir (1538–1626) estas islanda poeto. Li naskiĝis en la bieno Hraun en Reykjadalur en Norda Islando. Li studis en la lernejo de Hólar en Hjaltadalur. De tiam li estis pastro en kelkaj pastrejoj. Kun sia unua edzino, Margrét Helgadóttir, Einar generis ok infanojn, de kiuj nur tri ricevis plenan kreskadon. El ili estis Oddur la plej aĝa kiu poste iĝis episkopo en Skálholt. Post dekjara vivado kune kun Einar Margrét, ŝi mortis.

Einar Sigurðsson en Eydalir
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1538 (1538-11-30)
Morto 15-an de julio 1626 (1626-07-15) (87-jaraĝa)
Ŝtataneco Islando vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dua edzino de Einar nomiĝis Ólöf Þorsteinsdóttir. Inter iliaj infanoj estis Ólafur, pastro kaj poeto en Kirkjubær en Hróarstunga kaj Guðrún, patrino de Bjarni Gissurarson, pastro kaj poeto en Þingmúli en Skriðdalur. Dum tiuj jaroj la vivo estis malfacila por Einar kiu tiam devis severe batali kontraŭ la malriĉeco. Kiam Oddur, filo de Einar, estiĝis episkopo en Skálholt 1988 la vivrimedoj de Einar baldaŭ pliboniĝis. Iom poste li ricevis tre bonan pastrejon, Eydalir en la orientaj fjordoj de Islando, kie li loĝis ĝis sia morto la 15an de Julio 1626.

Einar estis la plej bona islanda religia poeto siatempe kaj plej multaj de liaj psalmoj aperis en la tielnomita Vísnabók Guðbrands (Libro de strofoj) kiun la episkopo Guðbrandur Þorláksson eldonis en la episkopejo de Hólar 1612. En ĝi interalie aperis lia psalmo Poemo pri staltrogo de Kristo, kiu konsistas el 28 strofoj. Nuntempe oni kantas tiun psalmon dum ĉiuj Kristnaskoj en Islando, precipe la du unuajn strofojn kiujn Baldur Ragnarsson tradukis en Esperanton. Ĝis nun tiu traduko estas la unusola traduko al fremda lingvo de tiu psalmo.

Referenco redakti

  • Einar Sigurbjörnsson, Jón Torfason og Kristján Eiríksson: „Inngangur.“ Vísnabók Guðbrands. Bókmenntafræðistofnun Íslands. Reykjavík 2000. Bls.vii–xxxix.

Eksteraj ligiloj redakti