VAX (mallongigo de Virtual Address eXtension) estas nomo de procesoro kaj de familio de diversfortaj komputilegoj far firmao DEC. eXtension signifas kongruecon rilate al 16-bita arkitekturo de komputilego PDP/11. Vico de VAX-komputiloj komenciĝas per modelo 11/780en 1978 j. Servilo VAX 11/780 lanĉis epokon de supermini kaj permesis al DEC atingi la duan lokon post IBM en komputila industrio. Dum sekvaj 14 jaroj estis produktitaj kelkaj dekoj da modeloj de 32-bitaj procesoroj VAX kaj samnomaj serviloj. Komence procesoroj VAX okupis tabulon, sed fine de sia evoluo jam estis pakitaj en unu kristalon. Fine de 80-aj jaroj de 20 jc 32-bitaj VAX jam malgajnis al novicoj de konkurantoj - procesoroj SPARC kaj MIPS. DEC dum ia tempo eĉ paralele produktis du familiojn de laborstacioj: VAXstation kun procesoroj VAX kaj DECstation kun procesoroj MIPS. Tamen 64-bita arkitekturo gajnis kaj VAX generis al procesoro Alpha, kiu aperis en 1992 j.

VAX
instrukciara arkitekturo • ĉefprocesoro • komputila sistemo • komputa platformo • serio de komputilaj modeloj vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
vdr
La unua supermini: VAX 11-780