VIA, la voie du peuple

politika partio en Francio

VIA, la voie du peuple (VIA, la vojo de la popolo) estas la nuna nomo, ekde 2020, de la antaŭa partio Kristana Demokrata Partio (france Parti Chrétien DémocratePDC). La signifo de VIA en la latina lingvo estas VOJO.

VIA, la voie du peuple
partio
Komenco 27-a de februaro 2001 vd
Lando(j) Francio vd
Sidejo rue de Berri
Ideologio

kristana demokratio • socia konservativismo • kristana dekstro

Ĉefestro(j) Jean-Frédéric Poisson • Christine Boutin vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo deklarita asocio en Francio
vdr

En 2002, Forumo de Sociaj Respublikanoj (france Forum des Républicains Sociaux aŭ FRS) estis franca politika partio kreita de Christine Boutin. Ĝi estis asociita kun UMP. Ĉi tiu partio rilatis al la kristana demokratia tendenco, kaj metas fortan emfazon al socia konservativismo.

La 20an de junio 2009, la membroj de la FRS adoptis la novan nomon, Kristana Demokrata Partio (france Parti Chrétien DémocratePCD), proponita de Christine Boutin.

La 10an de julio 2013, Christine Boutin anoncis, ke ŝi eksiĝas el la prezidanteco. Ĉi tiu estas akceptita unuanime. Charles-Henri Jamin tiam transprenas la provizoran estron de la partio ĝis la elekto de Jean-Frédéric Poisson ĉe la Partia nacia konvencio de la 16-a de novembro 2013.

En julio 2020, Jean-Frédéric Poisson anoncis sian kandidatecon por la prezidantaj elektoj en 2022. Prezentante sin kiel "konservativa" kandidato, li intencis defendi "francan suverenecon", malcentralizadon kaj "francan kulturon" [1],[2]. La sekvan oktobron, PCD fariĝis "VIA, la vojo de la popolo", kies li estas la partioprezidanto[3].

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti