VOTUPREV, portugala mallongigo por Instituto de Previdência do Município de Votuporanga, estas urba publika organizaĵo, kreita per la Komplementa Leĝo n-ro 199, la 21-an de decembro 2011, por komenci agadojn la 1-an de aprilo 2012.

VOTUPREV
Instituto de Previdência do Município de Votuporanga
organizaĵo
Komenco 21-a de decembro 2011
Sidejo Votuporango
Tipo Publika organizaĵo
Celo Sociala sekureco
Retejo www.votuprev.com.br
vdr

VOTUPREV havas juran personecon, aŭtonomecojn administran kaj financan, kaj respondas pri administrado de la socialsekureca sistemo por publikaj servistoj de Votuporanga laborantaj en la urbodomo, magistratejo kaj publikaj organizoj, kiel SAEV kaj VOTUPREV mem.

La administradon plenumas estraro kunmetita de kvar dungitoj. Estas du konsilantaroj, tiu fiska kaj tiu administra, konsistantaj el po kvin membroj, respondecaj pri kontrolado administrado de VOTUPREV.

[1]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Oficiala retejo de VOTUPREV portugale