Malfermi la ĉefan menuon

Vaŝingtona metropola areo

Satelita foto de la Vaŝingtona metropola areo
Mapo markanta kantonojn kaj disvolviĝintajn areojn de la regiono

La Vaŝingtona metropola areo estas la metropola areo centrita en Vaŝingtono, nome ĉefurbo de Usono. Tiu areo inkludas ĉion el la federacia distrikto kaj partojn de la usonaj ŝtatoj nome Marilando kaj Virginio, kun malgranda parto de Okcidenta Virginio.

La Usona Servo por Administracio kaj Buĝeto difinas la areon kiel Metropola Statistika Areo Washington–Arlington–Alexandria, DC–VA–MD–WV, nome metropola statistika areo uzita por statistikaj celoj fare de la Usona Buroo de la Censo kaj de aliaj agentejoj. Tiu areo inkludas kiel siajn ĉefajn urbojn Vaŝingtono same kiel la Virginian kantonon Arlington kaj la urbon Alexandria. La Servo por Administracio kaj Buĝeto inkludas ankaŭ la metropolan statistikan areon kiel parto de la pli granda Metropola Areo Baltimore–Washington, kiu havas 9,331,587 loĝantojn je la ĉirkaŭkalkula censo de 2012.[1]

38°53′12.33″N 77°2′29.85″W  /  38.8867583°N, 77.041625°U / 38.8867583; -77.041625 (Vaŝingtona metropola areo)

NotojRedakti

  1. State Totals: Vintage 2012 - U.S Census Bureau. Census.gov. Konsultita en 2013-08-16.

Eksteraj ligilojRedakti