Vaŝukani (ankaŭ Waššukanni, Waššugganni) estis unu el la du ĉefurboj de la imperio de Mitano de la 15-a ĝis la 13-a jarcento a.K.. La urbo situis ĉe la fontoareo de rivero Ĥabur en hodiaŭa Turkio aŭ en norda Sirio. La preciza situo de la iama urbo ne estas konata. Anton Moortgat supozas ties ejon en la tumula setlejo Tell Feĥerije, unu kilometron sude de la hodiaŭa loko Ras al-Ain.

Vaŝukani
ĉefurbo • antikva urbo [+]


vdr
Okcidenta Azio 1500 antaŭ nia erao: Vaŝukani klare montratas en la norda areo de Mitano

La urbon konkeris, detruis la hitita reginto Supiluliumas la 1-a (regis ĉ.1344–1322 a.K.) en lia unua regada jaro. Li surtonigis vazalan reĝon Ŝativaza. La urbon ĝisgrunde detruis la asira reĝo Adad-nirari la 1-a ĉ. 1290 a.K., sed oni konas malmulte pri tio.

Literaturo redakti

  • Allan Dobel, Frank Asaro, Helen V. Michel: Neutron Activation Analysis and the Location of Washshukanni. In: Orientalia. Bd. 46, Nr. 3, 1977, ISSN 0030-5367, S. 375–382.
  • Barthel Hrouda: Waššukanni, Urkiš, Šubat-Enlil. en: Mitteilungen der Deutschen Orient-Gesellschaft. Bd. 90, 1958, S. 22–35.
  • Dietrich Opitz: Die Lage von Waššugganni. En: Zeitschrift für Assyriologie und verwandte Gebiete. Bd. 37, 1927, ZDB-ID 502496-1, S. 299–301.

Eksteraj ligiloj redakti