La vadiniensoj estis kantabra tribo.

Laŭ la historiistoj de Romio, ili estis kantabra gento, sed ili vivis en vasta areo ambaŭflanke de la Kantabra Montaro: okcidento de Kantabrio, oriento de Asturio kaj nordoriento de Leono. Ilia nomo devenas de la urbo Vadinia, por kies situo ekzistas pluraj hipotezoj. Laŭ unu el ili, ĝi estas la nuna Cangas de Onís, en Asturio. Tamen, en la leona municipo Crémenes oni trovis la plej grandan nombron de iliaj restaĵoj.

Ene de tiu ĉi gento ekzistis kvar sub-triboj: arkaedunoj, aroniaecinoj, kantianoj kaj koroveskoj.[1] Dum la Romia konkero de Iberio, la vadiniensoj batalis kontraŭ la Romia armeo, sed fine agnoskis la regon kaj kulturon de Romio, same al aliaj antaŭromiaj popoloj de Iberio.

La vadiniensoj estis preskaŭnomadoj pro tio, ke ili ne tre aktivis je agrikulturo kaj brutado. La virinoj estis tiuj havantaj heredo-rajton, ili edzigis siajn fratojn al aliaj virinoj kaj viroj donis edzo-donacojn al virinoj.

Referencoj redakti

  1. Asocio Guerras cántabras