Vafþrúðnismál

poemo de la poezia Edda
(Alidirektita el Vafþrúðnir)

En la nordĝermana mitologio, Vafþrúðnismál ("la diraĵoj de Vafþrúðnir", aŭ "la diraĵoj de la potenca teksanto") estas la tria poemo en la Poezia Edda. Ĝi estas konversacio en versa formo komence inter la azoj Odino kaj Frigg, kaj poste inter Odino kaj la giganto Vafþrúðnir. La poemo detale temigas pri la kosmogonio de la nordĝermana mitologio kaj estis evidente uzita vaste kiel fonta dokumento por Snorri Sturluson en la konstruo de la Proza Edda kiu citas ĝin. La poemo estas konservita en la manuskripto Codex Regius kaj parte en la velena manuskripto AM 748 I 4to. Ekzistas konservaj problemoj pri la strofoj 40 kaj 41.

Odino kaj Vafþrúðnir batalas en ludo de scio, artaĵo el 1895 fare de Lorenz Frølich.

Resumo redakti

 
bildigo de Frigg petanta al Odino ne iri al Vafþrúðnir (1895) de Lorenz Frølich.

La versaĵo komenciĝas per Odino petante konsilon kaj vojindikojn de Frigg ĉu saĝus serĉi la halon de Vafþrúðnir, kaj se jes, kiel trovi ĝin. Frigg rekomendas ne iri tien, dirante ke Vafþrúðnir estas ekstreme potenca giganto, la plej potenca kiun ŝi konas. Tamen Odino daŭrigas sian serĉon.

Alveninte ĉe la halo de la giganto, Odino serĉas akiri la saĝaĵon de la giganto tra la klasika mekanismo de saĝo-konkurso. Vafþrúðnir pretas akcepti la vaganton en sian halon kaj nur permesi lin eliri viva se Odino pruvas esti pli saĝa. Odino, majstro de hipokriteco, ŝajnigas ke li nomiĝas Gagnráðr (laŭvorte "Venko") kaj petegas la tradician gastamon kiu devus esti donata al vojaĝantoj. Vafþrúðnir invitas lin sidiĝi. Ludo de enigmo-solvado tiam rezultiĝas inter la paro.

Ĝis la strofo 19, Vafþrúðnir sufiĉe malprudentas veti sian kapon en la kazo de malvenko: venko por Odino rezultigos lian morton. En strofo 55, ĉe la konkludo de la konkurso, Vafþrúðnir estas devigata kapitulaci al la ruzo de Odino kiam Odino demandas lin kion Odino flustris en la orelon de Baldr antaŭ ol la korp de Baldr metiĝas sur entombigan ŝipon, demando al kiu nur Odino konas la respondon; estas regulo de la konkurso ke nur demandoj povas esti demandataj je kiuj la demandanto scias la respondon kaj tial en tiu momento Vafþrúðnir rekonas kiu vere estas lia gasto.

Vi nur scias tion, kion antaŭlonge
Vi diris al la oreloj de via filo.
Mi kondamnis min kiam mi kuraĝis diri
Kiun sorto trafos la dioj,
Kaj riskis mian spritecon kontraŭ la spriteco de Odino,
Por ĉiam la plej saĝa el ĉiuj.
verso 55 de Vafþrúðnismál

Literaturo redakti