Val-de-Grâce

(Alidirektita el Val-de-Grace)

Val-de-Grâce [val de gras] (esperante « Gracia Valo ») estas franca militista malsanulejo lokita en la 5-a arondismento de Parizo. Ĝi troviĝas ene de samnoma eks-monaĥinejo kaj en la eks-preĝejo de tiu ĉi. Ĝi fariĝis militista malsanulejo dum la Franca revolucio de 1789.

Jen la plej malnovaj konstruaĵoj de Val-de-Grâce

La malsanulejo gastigas ĉiujn, kaj ne nur militistajn pacientojn. Ĝi plejofte gastigas la plej gravajn francajn oficialulojn de la Franca Respubliko, kiam ili bezonas medicinan helpon.

La preĝejo de Val-de-Grâce estis konstruita pro ordo de la reĝino Anna de Aŭstrio, edzino de Ludoviko la 13-a: post la naskiĝo de sia filo Ludoviko la 14-a, Anna (antaŭe sen infano post 23 edzinecaj jaroj) manifestis sian dankemon per la konstruo de tiu preĝejo. Ludoviko la 14-a mem verŝajne metis la unuan ŝtonon de Val-de-Grâce, dum ceremonio je la 1-a de aprilo 1645, kiam li estis 7 jarojn aĝa.