Valbaraĵo Čierny Váh
Čierny Váh estas akvoĉerpa valbaraĵo respektive akvorezervejo en regiono Liptov, Slovakio, konstruita en meza parto de rivero Čierny Váh, apud setlejo Svarín, en dua duono de 20a jarcento. Variado de akvonivelo de supra valbaraĵo estas 25m. Ĝi apartenas al sistemo de valbaraĵoj ĉe rivero Váh. Ĝi enhavas 3,7 mil. m³ da akvo kaj ties akvoĉerpa rezervejo estas la plej granda elektrejo de ĉi tiu tipo en Slovakio. Estis finkonstruita en la jaro 1981 kaj instalita povumo estas 735 MW. Jare ĝi produktas 370,8 kWh.
Valbaraĵo Čierny Váh | ||
---|---|---|
baraĵlago [+] | ||
Supermara alteco | 733 m n.m. [+] | |
Koordinatoj | 49° 0′ 40″ N, 19° 55′ 34″ O (mapo)49.0111919.92602Koordinatoj: 49° 0′ 40″ N, 19° 55′ 34″ O (mapo) | |
Valbaraĵo Čierny Váh | ||
Vikimedia Komunejo: Čierny Váh Reservoir (lower) [+] | ||
Hidrocentralo konsistas el du rezervejoj, supra rezervejo, konstruita sur plataĵo Vyšné Sokoly en alteco 1160 m, kaj malsupra rezervejo estas normala valbaraĵo en alteco 733 m. Akvon oni ĉerpas el malsupra rezervejo al la supra kaj per subteraj tuboj venas al sep turbinoj. Unu el turbinoj estas de tipo Kaplan, kaj ceteraj de tipo Francis.
Bildaro
redakti-
Rigardo al Altaj Tatroj trans supra valbaraĵo.
-
Čierny Váh, rigardo el valbaraĵa muro.
-
Čierny Váh, valbaraĵa muro.
-
Čierny Váh, hidroelektrejo.
-
Čierny Váh, komplekso de hidroelektrejo.
-
Rigardo al valbaraĵo de oriento.
-
Ambaŭ valbaraĵoj.
Eksteraj ligiloj
redakti- VE Čierny Váh Arkivigite je 2014-02-23 per la retarkivo Wayback Machine