Valdáliga
Valdáliga [balDAliga] estas municipo de la regiono Kantabrio (Hispanio), je 58 kilometroj el Santander. Ĝia areo estas 97,76 km², kio igas ĝin unu el la plej grandaj el ĉi tiu regiono, kvankam ĝia loĝantaro ne atingas la 2200 loĝantojn.
Valdáliga | |||
---|---|---|---|
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 39593 [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 162 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 22 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 43° 20′ N, 4° 21′ U (mapo)43.329166666667-4.3491666666667Koordinatoj: 43° 20′ N, 4° 21′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 50 m [+] | ||
Areo | 97,8 km² (9 780 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Ĝi limas kun gravaj municipoj kiel Cabezón de la Sal, Comillas kaj San Vicente de la Barquera. Ĝia nordo tuŝas la Kantabran Maron per ampleksa strio de la Natura Parko de Oyambre.
En la municipo troviĝas parto de la kaverno de El Soplao.
La ekonomio estis ĉiam terkultura, arbara kaj laste turisma.
Listo de vilaĝoj de la municipoRedakti
- Caviedes
- Labarces
- Lamadrid
- Roiz
- San Vicente del Monte
- El Tejo
- Treceño
DemografioRedakti
1900 | 1910 | 1920 | 1930 | 1940 | 1950 | 1960 | 1970 | 1980 | 1990 | 2000 | 2007 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
3566 | 3637 | 3758 | 3595 | 3626 | 3932 | 3434 | 3252 | 2753 | 2832 | 2541 | 2364 |