Cabezón de la Sal

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Cabezón de la Sal (stacidomo).

Cabezón de la Sal [kabeSON de la SAL] estas municipo en la aŭtonoma komunumo Kantabrio (norda Hispanio). Ĝi situas ĉe la rivero Saja, en la distrikto Saja-Nansa.

Cabezón de la Sal
municipality of Cantabria

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kantabrio
Distrikto Saja-Nansa
Retpaĝaro Retejo de la urbodomo
Demografio
Loĝantaro 8 350  (2013)
Loĝdenso 248,81 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 18′ N, 4° 14′ U (mapo)43.3075-4.2325Koordinatoj: 43° 18′ N, 4° 14′ U (mapo)
Alto 128 s. m.Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 33.56 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Cabezón de la Sal (Hispanio)
Cabezón de la Sal (Hispanio)
DEC
Cabezón de la Sal
Cabezón de la Sal
Situo de Cabezón de la Sal

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cabezón de la Sal [+]
vdr

Situo redakti

Situante en la distrikto Saja-Nansa, Cabezón de la Sal estas trairejo de la rivero Saja, kiu formas valon en la municipo. La municipo havas limojn kun jenaj kantabraj municipoj: Udías kaj Alfoz de Lloredo (norde), Ruente kaj Mazcuerras (sude), Reocín (oriente) kaj Valdáliga (okcidente).

Loknomo redakti

Oni mallonge nomas la municipon nur Cabezón. La deveno de la loknomo ne estas certe konata, sed plej verŝajne la loknomo originis dum Romia epoko en Iberio. La nuna hispana vorto cabezón estis mezurunuo uzita en la kampo de komerco de salo, kiu estis ĉefrola en la municipo pro la ekspluato de lokaj salminoj. Tial al cabezón oni algluis la postnomon de la Sal (tio estas de la salo). Ekzistas ankoraŭ alia teorio pri la origino de la nomo, laŭ kiu dum Mezepoko estis gardoturoj je nomo cabezo, kiu situis ĉe la monta enirejo konduka al la ĉefa vilaĝo.

Historio redakti

La municipo kuŝas sur sala diapiro, kiun la vilaĝanoj profite ekspluatis por minado de salo. Krome, situante survoje de Asturio de Santillana al Campoo kaj Kastilio, jam ekde epoko de la Rekonkero, la trafiko de varoj kaj homoj ludis gravan rolon en la ekonomio kaj disvolvo de la municipo.

Inter 1544 kaj 1581 la tiam Valo de Cabezón kaj aliaj ok valoj de Asturio de Santillana disputis kontraŭ la regado de loka senjoro kaj, rezulte, iĝis sendependaj de la senjorlando, akirante propran organon de aŭtonomeco kaj dependante nur de la reĝo. Poste, en 1630 fondiĝis la Provinco de Naŭ Valoj, kiu estis kondukonta la regionon al posta provinco Kantabrio de 1778.

En 1979, post fino de la Frankisma reĝimo kaj demokratiiĝo de Hispanio, la loka registaro estis tiu unua postulanta, ke Kantabrio iĝu aŭtonoma komunumo. Tre priparolite, ties propono estis apogita de la plejparto de la ceteraj municipoj en Kantabrio, kiu poste aprobis sian propran statuton de aŭtonomeco.

Festoj redakti

La plej grava festo estas la Tago de Kantabrio, kiun oni celebras ekde 1967. Ĝi estis deklarita Festo de Nacia Turisma Intereso en 1972. En ĝi oni celebras kaj honoras la folkloron de Kantabrio. Dum la festo okazas interalie foiro de brutobredado, metiartoj, dancoj, koncertoj kaj konkurso de kegloludo.

Vilaĝoj redakti

Cabezón de la Sal ampleksas jenajn vilaĝojn aŭ kvartalojn:

  • Bustablado
  • Cabezón de la Sal (sidejo de la municipa registaro)
  • Cabrojo
  • Carrejo
  • Casar
  • Duña
  • Ontoria
  • Periedo
  • Santibáñez
  • Vernejo
  • Virgen de la Peña

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti