Tago de Kantabrio
La Tago de Kantabrio estas festo okazanta la duan dimanĉon de aŭgusto en la municipo Cabezón de la Sal, en Kantabrio (Hispanio). Per ĝi oni feste laŭdas la kutimojn, tradiciojn kaj folkloron de Kantabrio.
Tago de Kantabrio | |
---|---|
Mapo de Kantabrio ene de Hispanio
| |
Oficiala nomo | Día de Cantabria |
Alia nomo | Día de la Montaña |
Festata | en Kantabrio |
Speco | Regiona folkloro |
Komenco | 1967 |
Dato | 2-a dimanĉo de aŭgusto |
Dum la festo estas foiroj, spektaklo de tradiciaj sportoj kaj muziko. Ĉiujare la feston ĉeestas la prezidanto de Kantabrio, kiu prelegas pri la kantabra identeco. Ankaŭ okazas solena ceremonio omaĝe al flagoj: homoj kun tradiciaj vestaĵoj hisas ĉiujn flagojn de la hispanaj aŭtonomaj komunumoj kaj tiun de Hispanio.
La festo ekestis en 1967, iniciatite de Ambrosio Calzada,[1] kiu estis estro de municipo Cabezón de la Sal, kun celo organizi feston montrantan popolajn tradiciojn de Kantabrio. Ĝia originala nomo estis Día de la Montaña (tio estas, Tago de la Monto pro tio, ke La Montaña estas delonge uzata kromnomo por "Kantabrio"). En 1982 la tiama provinco Santandero iĝis aŭtonoma komunumo kun nomo Kantabrio kaj la nomo de la festo paralele ŝanĝiĝis al Tago de Kantabrio.
Vidu ankaŭ redakti
Notoj kaj referencoj redakti
- ↑ Ambrosio Calzada estis ĉefrolulo en movado por aŭtonomeco de Kantabrio. En 1979 li estris la unuan municipan registaron oficiale postulantan, ke Kantabrio iĝu aŭtonoma komunumo.
- El Diario Montañés (2007). Cabezón se prepara para recibir a miles de visitantes en el día de la región (hispane). Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 27-08-2009.