Tago de la Institucioj de Kantabrio

La Tago de la Institucioj de Kantabrio (hispane: Día de las Instituciones de Cantabria) estas festotago en Kantabrio (Hispanio). Ĝi okazas ĉiujare la 28-an de julio en vilaĝo Puente San Miguel, en la municipo Reocín, kaj ĝi estas feria tago en la tuta aŭtonoma komunumo Kantabrio.

Tago de la Institucioj de Kantabrio
ĉiujara okazaĵo
Oficiala nomo Día de las Instituciones de Cantabria
Alia nomo Día de las Instituciones
Festata en Kantabrio
Speco Regiona politiko
Dato 28-a de julio
Koneksas  kun Provinco Kantabrio de 1778, Kunsidejo de Puente San Miguel
vdr

Per ĝi oni honoras la kreon de la provinco Kantabrio, kiu okazis per kunveno de naŭ valoj la 28-an de julio 1778, en la Kunsidejo de Puente San Miguel. Dum la festotago, ĉe tiu ĉi konstruaĵo okazas solenaj ceremoniaĵoj, kiujn ĉeestas prelegantaj anoj de la Registaro de Kantabrio.

Por aktivuloj de la kantabra naciismo ĝi estas la nacia tago de Kantabrio.

Vidu ankaŭ redakti